
1-a de majo 1936 – 27-a de novembro 2025
Jaŭde la 27-an de novembro 2025 Rob Moerbeek, unu el la plej konataj vizaĝoj de la internacia Esperantomovado forpasis en sia hejmurbo Beverwijk (Nederlando). Rob naskiĝis la 1-an de majo 1936 en socialisma Esperantomedio – liaj gepatroj, Jan Moerbeek kaj Alida Elisabeth Prins, estis idealismaj laboristoj kiuj ekzercis la lingvon dum promenoj, dum juna Rob, tiam gimnaziano, aŭskultis. Li elektis studi klasikajn lingvojn, instruata de docentoj kiuj inspiris lin pri la malnovgreka, la latina kaj la antikva historio. Dum sia instruista periodo (1963–1969) li aniĝis en 1966 al la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en Nederlando kaj al la Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Post somera volontulado li estis dungita en 1969 kiel oficisto en la Roterdama centra oficejo de UEA de la direktoro Victor Sadler. Dum 32 jaroj li respondecis pri la sendo de libroj kaj revuoj, zorgis pri la kolekto de la Hector-Hodler-biblioteko kaj pri la arkivo. Krome li estis konata kiel la ĉefprovoleganto de la tuta movado: li korektis interalie la revuojn Esperanto, Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fenikso (de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano kaj La kontakto (la revuo de la nederlandaj blindulaj esperantistoj). Li ankaŭ estis provleganto por ĉiuj libroj kaj broŝuroj de UEA.
Krom sia oficeja laboro Rob daŭrigis studojn. Li sekvis prelegojn pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo kaj en 1978 li estis nomumita speciala docento pri Esperanto. Ĝis 1998 li instruis tie, entuziasmiginte generaciojn da nederlandaj studentoj por la internacia lingvo. Kiel instruisto kaj korektoro li havis tre akran okulon por bona lingvouzo; laŭ liaj lernantoj li ne nur rekonis krudajn erarojn, sed ankaŭ klarigis ilin komprenige kaj korektis ilin didaktike.
Rob interkonatiĝis kun sia estonta edzino, Nora Reinders Bartels, kiam ŝi, kiel blindulino, sekvis lian kurson. Kune ili engaĝiĝis por la situacio de blinduloj en la Esperantomovado. Nora tradukis libron pri Anne Frank; ŝi mortis en 1998. Post tio, Rob daŭrigis la laboron: li reprezentis LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) en la komitato de UEA kaj helpis fondi la nederlandan sekcion Nosobe. Liaj ligoj kun la blindula komunumo restis ĉefa fadeno tra lia vivo; eĉ liaj kursoj estis ĝustatempe adaptitaj por brajlo.
Rob havis ankaŭ fortan socian engaĝiĝon ekster Esperantujo. Li kampanjis kontraŭ fumado kaj kune kun sia edzino estis aktiva en TADEN, la monda asocio de nefumantaj esperantistoj. Li subtenis pacajn kaj mondfederalismajn iniciatojn, skribis leterojn al oficialuloj de UN kaj aliaj decidofarantoj, kaj organizis kursojn por anoj de la Universala Federacio. En oktobro li ankoraŭ tradukis en Esperanton paroladon de la nederlanda eksministro Jan Pronk pri la situacio en Gazao.
Tra la jaroj Rob tradukis kaj redaktis multajn tekstojn. Inter la plej konataj tradukoj troviĝas la teologia verko La afero Jesuo kaj la judoj de Peter J. Tomson en Esperanton kaj, inverse, la nederlandaj versioj de la lernolibro Esperanto per la rekta metodo (2007).
La sindediĉo de Rob Moerbeek ne restis ne rimarkita. En 2000 li ricevis la Deguĉi-premion pro sia longa kontribuo al esperantistoj en evolulandoj kaj al homoj kun handikapoj. Dum la Universala Kongreso de UEA en 2011 oni nomumis lin honora membro de UEA, kaj tri jarojn poste li fariĝis ankaŭ honora membro de la internacia instruista asocio ILEI. Kulmino por li venis la 28-an de aprilo 2018: dum Malferma Tago de la Centra Oficejo la urbestro de Beverwijk alpinglis al li la rubandon kiu faris lin Kavaliro en la Ordeno de Oranje-Nassau. Li ricevis tiun reĝan distingon pro sia longa laboro por la Esperantomovado, sia subteno al la blindula movado kaj sia redakta kaj instrua agado.
Post lia formala emeritiĝo en 2001 Rob plu laboris du tagojn semajne kiel volontulo en la Centra Oficejo – tasko kiun li plenumis ĝis la lasta momento. Lia lasta labortago en la CO estis la 7-a de novembro 2025. Laŭ kolegoj li restis, spite al aĝo kaj sanproblemoj, daǔreaktiva: li gvidis kursojn, vojaĝis al kongresoj kaj konferencoj, laboris por blindulaj asocioj kaj instruistaj organizaĵoj, kaj estis membro de sennombraj kluboj. La venonta (decembra) numero de la revuo Esperanto estas ankoraŭ korektita de li. Per sia akra rigardo li rimarkis erarojn kiujn aliaj eĉ ne vidis, kaj li preferis labori ol fanfaroni.
Por la nederlanda Esperantomovado Rob Moerbeek estis vivanta institucio. Li funkciis i.a. kiel komisiito por eksteraj kontaktoj. Li ankaŭ kunlaboris pri la brajla biblioteko, konsilis lokajn klubojn kaj reprezentis nederlandajn esperantistojn en internaciaj medioj. Lia neŝancelebla sindediĉo al lingva zorgo, instrua kompetento kaj socia justeco formis generaciojn da esperantistoj, en Nederlando kaj la tuta mondo.
Rob Moerbeek montris kion signifas vivo en servo de idealisma projekto. Li kunigis lingvan kompetentecon kun profunda socia engaĝiĝo kaj praktika dediĉo. Ke li restis fidela al zorgema korektado kaj persona subteno ankaǔ en epoko de novaj komunikiloj, faris lin kvazaǔ modela ‘samideano’. Lia vivoverko memorigas nin, kiel unu sola volontulo povas levi la kvaliton de tutmonda movado. Tio verŝajne estas la plej grava heredaĵo, kiun Rob Moerbeek lasas al ni.
Funebro
Rob estis transportita al la funebra centro “Eeken”, Laan van Meerestein 10 en Beverwijk, kie estos eblo adiaŭi lin ĵaŭdon la 4-an de decembro inter la 15:30 kaj 16:30 en la salono de la funebra centro. Poste la kremacio okazos en silento.
Korespondado: Pimpelmeeststraat 15, 1826 KR Alkmaar.
Videoj
Video: Rob Moerbeek – Benoemd tot Ridder in de Orde van Oranje Nassau
Video: Rob Moerbeek intervjuita de TEJO-anoj Manuela kaj Clément