Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10 dec 2025

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2025

Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo disponeblas en la angla kaj franca en la retejo Tago de homaj rajtoj 2025. Same la afiŝo disponeblas, krom Esperante, angle kaj france. Dankon!

Homaj lingvaj rajtoj: ĉiutaga neceso

Laŭ la Statuto de Universala Esperanto-Asocio, “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”

Ni alvokas al UN firme defendi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj daŭre labori por ĝia plena realigo.

La ideo de homaj rajtoj estas la plej potenca kaj kapabla rimedo por gvidi nin al realaĵo kie ĉiuj homoj estas respektataj kaj povas realigi komunajn kaj personajn vivprojektojn. Tial, ni daŭre kaj kolektive reasertas, kiel aperas en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, nian firman kredon je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de homoj, “sendepende de raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”

Homaj rajtoj estas ĉiutagaj necesoj: ilia ĉeesto aŭ manko konsistigas niajn ĉiutagajn vivojn. Kiel diris s-ro Volker Türk, Alta Komisionestro de UN por Homaj Rajtoj: “Ni devas rekuniĝi kun homaj rajtoj, rememorante, ke temas pri homoj – pri iliaj bezonoj, deziroj kaj timoj, same pri iliaj esperoj kaj aspiroj.”

Homaj rajtoj estas en la manĝaĵo kiun ni manĝas, en la aero kiun ni spiras, en la vortoj kiujn ni parolas, en la eblecoj kiujn ni realigas, kaj en la protektoj kiuj tenas nin sekuraj. Ili estas la komuna grundo, kiu unuigas nin en diverseco, la fundamento de nia vivo, kaj gvidilo por decidoj koncerne nin ĉiujn.

Ni speciale atentigas pri homaj lingvaj rajtoj, ĝuste ĉar temas pri ĉiutaga afero, ekde plej intimaj konversacioj ĝis publika debato. Ni laboru kontraŭ lingva diskriminacio. Ĉiuj rajtas partopreni en lingvaj komunumoj, uzi, protekti kaj antaŭenigi siajn lingvojn. Same, ĉiuj rajtas esti plurlingvaj kaj interparoli kun pluraj lingvaj komunumoj.

Ĉiu lingvo estas kolektiva realaĵo, kaj esprimas identecojn kaj specifajn manierojn percepti kaj priskribi la realon. Tio veras por ĉiuj lingvoj, ĉu komunuma, grupa, regiona aŭ internacia. En multlingva mondo, ni havu homajn multlingvajn rajtojn, tiel ke ni aŭdu, respektu kaj kunlaboru unu kun la aliaj en spirito de nediskriminacio.

La Universala Esperanto-Asocio instigas parolantojn kaj subtenantojn de la Internacia Lingvo Esperanto ĉirkaŭ la mondo al respekto kaj agado por homaj rajtoj, al solidareco, interkompreno kaj estimo por aliaj popoloj. Ni, homoj, komunumoj, popoloj, movadoj kaj nacioj, unuiĝu por homaj rajtoj, justeco kaj egaleco – kaj ni instigu niajn registarojn, opinigvidantojn kaj ordinarajn homojn samon fari.

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1267