Annie M.G. Schmidt

Annie M.G. Schmidt en 1984 (fonto: Vikipedio)

Anna Maria Geertruida (Annie M.G.) Schmidt
Kapelle, la 20-an de majo 1911 – Amsterdamo, la 21-an de majo 1995

Nederlandanoj ofte pensas pri si kiel toleremaj, ludemaj, kritikemaj kaj ne tro obeemaj al aŭtoritatoj. Ni loĝas en malgranda lando, sed ni kuraĝas revi grandajn revojn. Verkistino Annie M.G. Schmidt bone montris tiun pensmanieron. Se eksterlandanoj volas pli bone kompreni nederlandanojn, ni certe rekomendas legi ŝiajn librojn.

Annie M.G. Schmidt estas unu el la plej ŝatataj verkistoj en Nederlando. Ŝi verkis librojn por infanoj, kantojn, teatraĵojn kaj gazetajn tekstojn. Multaj nederlandanoj konas ŝiajn rakontojn ekde sia infanaĝo. Ŝiaj famaj figuroj estas Jip kaj Janneke, Pluk el la Petteflet kaj Otje. Ili estas amuzaj kaj memstaraj, sed ankaŭ donas subtilan mesaĝon: kuraĝu esti malsama.

Kio faras Annie tiel tipa por Nederlando, estas ŝia mikso de simpleco kaj petolemo. Ŝi skribis en klara kaj facila lingvo, sed ŝi ankaŭ ŝatis pridubi regulojn. En tempo kiam virinoj ofte devis resti hejme, ŝi verkis pri sendependaj knabinoj, malordaj familioj kaj plenkreskuloj kiuj ne ĉiam scias kion fari. Ŝi pensis multe pri libereco, egaleco kaj fantazio — kaj ŝi faris tion kun humuro, ne tro serioze.

Ŝiaj libroj estas tradukitaj al multaj lingvoj. Sed ĝis nun, laŭ konateco, ne ekzistas traduko al Esperanto. Tio estus tre interesa kaj valora projekto.

Infano de pastoro

Kiam Annie naskiĝis, ŝia ok jarojn pli aĝa frato venis hejmen kun la mesaĝo ke li interŝanĝus ŝin kontraŭ bovido. Poste ili neniam amikiĝis. Ili estis tre malsamaj. La frato havis multajn amikojn kaj ludis ĉiam surstrate. Annie pli volonte restis hejme kun la nazo en la libroj.
Jam juna ŝi komencis skribi versaĵojn. Ekzemple pri la gepatroj, ke ili ne estis feliĉaj kune.

La patro de Annie estis pastoro en la vilaĝo Kapelle en Zelando. La familio loĝis en la preĝeja domo kontraŭ la preĝejo. Estis tempo de ĉevaloj kaj veturiloj. Oni ankoraŭ ne havis aŭtojn, radiojn kaj televidojn.
Aliaj infanoj en la vilaĝo pensis pri ŝi kiel strangulinon – pastora filino kiu ne parolis zelandan lingvon kaj vestiĝis kiel urba knabino.

La turo apartenis al mi

Kelkfoje kaŝe ŝi surgrimpis la turon. Ŝi vidis ŝipojn, dometojn, farmbienojn, hundobudon kaj hundon! Tre for.

Kaj mi sentis min tiel libera – skribis Annie. Tiel libera kiel neniam plu okazis. La preĝejo estas de mia patro, kun la diakonoj. Kaj kun la virinoj kun la blankaj ĉapeloj. Sed la turo ne. La turo apartenis al la vespertoj, la strigoj kaj la grandaj nigraj korvoj. Apartenis al malnovaj tempoj. Tiu turo havis ion paganecan. Tiu turo havis ion de la vento kaj de la ŝipoj kaj de la piratoj. La turo estis mia.

Annie estis la tria filino kun la sama nomo. Du filinoj antaŭ ŝi mortis. Ŝia patrino zorgis por ŝi kvazaŭ ŝi estus juvelo. Kun la patro Annie ne havis multan kontakton.

Panon por la anasoj

Annie estis saĝa knabino kaj rimarkis ke la homoj ne ĉiam faras tion, kion oni diras. Ŝia patro havis anasojn kaj tre ŝatis la birdojn. Li donis panon al la anasoj kaj tio ekvokis skandalojn hejme, ĉar la pano malabundis.

Dum la Unua Mondmilito venis homoj el Sittard por demandi ĉu la patro volus fariĝi ilia pastoro. Pli da mono, pli granda domo. Kaj Sittard estis urbo. La gepatroj diskutis. La patro rifuzis kaj diris, ke Dio demandis lin resti.
Ne estis Dio ¨ – skribis Annie poste, estis la anasoj.

Antaŭ sia geedziĝo, ŝia patrino estis instruistino. Ŝi instruis Annie tre frue legi. Ŝi rakontis historiojn, kantis kaj voĉlegis fabelojn. Ŝi sendis la versaĵojn de la 14-jara Annie al Willem Kloos kaj li rimarkis talenton.
Ankaŭ ŝi vizitis divenistinon. La lasta profetis, ke Annie fariĝos fama verkistino.

Kulo sur kapo kaj ĵazo en la aero

Komence de 1920-aj jaroj pasintjarcente, Annie vidis por la unua fojo elektrikan lampon. Ŝia familio vizitis ekspozicion en Amsterdamo.

Por ni la 1920-a jaroj komenciĝis nur en la jaroj 20 kaj fakte per la alveno de elektra lumo. Nia moderna kuracisto ŝanĝis sian magian lanternon por nova filmaparato. Dum infanfesto la kuracisto montris sian unuan tre mallongan filmon.
La enhavo de la filmeto: ridanta kulo alvenis kaj sidiĝis sur la kalva kapo de viro. La viro koleriĝis. Vi vidis manon kiu frapis la kulon kaj poste la kapon. La kulo forflugis ridante kaj la filmo finiĝis.

Knabino kun libroj kaj cigaredo

Dum ŝia mezlerneja periodo Annie ŝanĝiĝis de timida infano al juna virino, kiu ne ofte vizitis la lecionojn. Estis tempo por ŝi, vere seksa revolucio.
Virinoj mallongigis la harojn kaj jupojn kaj fumis. Alvenis radio kaj tute nova periodo: ĵazo, ĉarlestono, operetoj, socialismo, virina movado kaj enamiĝo.

En Hago ŝi loĝis en ĉambro kaj studis por fariĝi notario.
Libera vivo, danci kaj knaboj.
En 1930 ŝi laboris en Hanovro kiel infanvartistino, kontraŭ ŝia volo, la gepatroj devigis. Ŝi ne volis tion kaj hazarde iris al la biblioteko en Middelburg, kiel volontulo. Ŝi ricevis diplomon.
Dum ŝia studado en Amsterdamo por bibliotekistino ŝi voĉlegas por infanoj el la kvartalo Jordaan.
Komence de Dua Mondmilito ŝi eklaboris kiel direktoro de la biblioteko en Vlissingen. Ŝi rifuzis pendigi la afiŝon: “Malpermesata por judoj”.

Versoj inter telefonalvokoj

En 1946 ŝi estis petita labori por la Parool. Ŝi kaptis la eblecon forlasi la detruitan kaj inunditan Vlissingen, reen al Amsterdamo kaj al tre alta salajro, pli ol 100 guldenoj monate.
Ŝi zorgis por la arkivo de la ĵurnalo. Tre aktiva socia vivo. Ŝi amikiĝas kun
Fiep Westendorp. Ŝi fariĝis graveda de la knabo kun blua ĉapelo, kiu poste montriĝis esti samseksemulo. Spontanea aborto sekvas. Ŝi vizitas psikologojn. Skribas versaĵojn kaj rakontetojn por la Parool. Ŝi skribas en bruaj ĉambroj, inter skribmaŝinoj, multaj movantaj homoj kaj telefonalvokoj, Sekvis bonaj reagoj. Ŝi ŝanĝiĝis al juna aktiva virino. Ŝi verkis la tekstojn por la ĵurnalista kabaredo ‘De Inktvis’, kiu havis prezentojn inter 1947 kaj 1953. Estis ŝia unua grava prezento kaj konatiĝo al la publiko.

Ŝi skribas en rekta lingvaĵo plenplena de ironio kaj humuro. Ŝia propra stilo.

Ekde 1950 ŝi havis rilaton – post kontaktanonco – kun la edziĝinta ĥemiisto Dick van Duijn, kiu jam havis du infanojn. Ili ekloĝis en Berkel kaj Rodenrijs. Ŝi gravedis de Dick kaj naskis la filon Flip. Ili loĝis foje en Francio, foje en Nederlando, sed Amsterdamo estis ŝia plej ŝatata loko. Dick mortis en 1981 kaj ŝi reiris al Amsterdamo.

Tombo de Annie M.G. Schmidt kun centoj da en la teron
enŝovitaj kugelplumoj de admirantoj. (fonto: Vikipedio)

Jip kaj Janneke

Ekde 1950 aperis infanaj rakontoj. Aperis la unua nederlandlingva radioserio: In Holland staat een huis (esp: en Holando staras domo). La temo estis la manko de loĝejoj, migrado, apero de televido, ŝminko.

En 1951 ŝia patro mortis.

Kun vendisto Fred ŝi enkondukis la temon de samseksemo en la nederlanda medio. La sukceso estis enorma, nekonata.

Propraj spertoj kun la kreskanta filo Flip instigis Annie skribi la rakontojn pri
Jip kaj Janneke. Devus esti rakontetoj por voĉlegi al infanoj. Ĉiutagaj aĵoj kiel butikumi. Iri ien man-en-mane kun la patrino. Tiel ŝi imaginis tiujn du najbarajn infanojn.

Antaŭ la vekiĝo de ŝia edzo kaj filo ŝi eklaboris. Kelkfoje ŝi malfacile povis ne pensi pri la laboro. La filo diris: Ŝi denove sidas sur nubo.

La kompanio Philips eksperimentis kun la televidserio ‘Pension Hommeles’.
Ŝi verkis la tekstojn por la fama televidserio Ja zuster, nee zuster (Jes flegistin’, ne flegistin’).

Adiaŭo

Fine de la 1960-aj jaroj la familio translokiĝis al Francio pro la sanproblemoj de Dick. Sekvis lia memmortigo, la 6-an de januaro 1981. Annie revenis al Nederlando. Ŝi ekloĝis en Amsterdamo.
Annie ekhavis okulproblemojn. Ŝi uzis tre dikajn okulvitrojn. Poste ŝi rompis kokson kaj fariĝis tute dependa kaj malhumora. Tre malfacila tempo en ŝia vivo. Ŝi forpasis dum la dormo post sia 84-a datreveno. Estis la 21-an de majo 1995.
Oni adiaŭis ŝin laŭ sia deziro kaj la tombo estis farita en la formo de kadro. Multaj homoj metis skribilojn ĉe la tombo.

Prelego de Julija Batrakova, dum kunveno de La Amsterdama Rondo.

Fontoj (Nederlandlingva):
www.annie-mg.com/biografie
Annie M.G. Schmidt – Wikipedia