
Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studosemajnfinon. Ĉi tie oni instruas en diversaj niveloj, ekde komencantoj ĝis progresintoj, do vi ĉiuokaze estas bonvena. La fokuso estas ekzercado pri parolado en Esperanto en malgrandaj grupoj.
Precipe por komencantoj, la studosemajnfino estas tre taŭga enkonduko al Esperanto. Vi ne nur konatiĝas kun la lingvo, sed ankaŭ kun la tipa etoso de Esperanto-renkontiĝo.
La organizantoj kaj instruistoj ĉiuj estas volontuloj. La organizo estas provizita de Arjen-Sjoerd de Vries, Lilian van der Burgt kaj Ineke Emmelkamp. La instruistoj ŝanĝiĝas ĉiufoje. Kelkaj el ili jam plurfoje instruis.
Venonta studosemajnfino
La venonta studosemajnfino okazos de vendredo la 4-a de aprilo ĝis dimanĉo la 6-a de aprilo 2025.
Loko
Natuurvriendenhuis Krikkenhaar, Krikkenhaar 11, 7627 PA Bornerbroek (komunumo Almelo).
La naturdomo Krikkenhaar situas 3,3 km piede de la stacidomo Almelo de Riet. Se vi venos per publika transporto, kontrolu ĉe 9292ov.nl aŭ ns reisplanner kiel atingi la stacidomon. Se vi anticipe informas pri via alventempo, vi povas esti prenita.
Partoprenantoj, kiuj venos per publika transporto, ricevos la ĝustan telefonnumeron du semajnojn antaŭe.
Dietaj deziroj
Dum la semajnfino ĉiuj manĝoj estos vegetaraj. Dum la panmanĝoj ankaŭ haveblos viandaĵoj.
Se vi ŝatus veni, sed havas specialajn dietajn dezirojn, bonvolu kontakti Lilian. <webformulier contact, naar studosemajnfino@esperanto-nederland.nl>
Kostoj kaj pago
La kostoj por ĉi tiu studosemajnfino estas € 110,- por ĉiu persono. (Membroj de Esperanto Nederland, NEJ aŭ aliaj landaj Esperanto-asocioj pagas po € 100,- por persono.) En la prezo inkluziviĝas: lecionoj, la cetera programo, tranoktoj, manĝoj, kafo kaj teo inter la lecionoj.
Vi povas transdoni la sumon al Triodos Bank al konto: NL10 TRIO 0786 8441 67, je la nomo de Esperanto Nederland, Capelle aan den IJssel. Indiku: studosemajnfino + via nomo.
Ni tenas la partoprenkostojn kiel eble plej malaltaj, por ke kiel eble plej multaj homoj havu la ŝancon partopreni. Se vi volas aldoni plian financan kontribuon, bonvolu indiki en la aliĝilo kiom vi volas donaci por subteni la kunvenon. Ĉiu kontribuo estas bonvena!
Kondiĉoj

Via aliĝo estas valida post la antaŭpago de € 25,-. La restanta sumo devas esti pagita plej laste la 23-an de marto 2025. Dum la aranĝo mem ne eblas kontanta pago.
En kazo de nuligo, € 25,- estos kalkulita kiel administraj kostoj. Se vi jam pagis pli, tio estos redonita. Se vi nuligos vian partoprenon ene de 2 tagoj antaŭ la komenco de la studosemajnfino, ni principe ne redonas la pagon.
Se vi volas aliĝi post la 23-a de marto 2025, bonvolu kontakti la organizantojn. Eble ankoraŭ estos loko.
Aliĝo
Aliĝu por la studosemajnfino: Aliĝilo aŭ elŝutu la broŝuron kaj la paperan aliĝilon.
Por eviti riskon, ke la kurso jam estos plena, ni rekomendas, ke vi aliĝu ĝustatempe.
Ni esperas bonvenigi vin multnombre en Krikkenhaar!
Impresoj de antaŭaj studosemajnfinoj
Fotoj de studosemajnfinoj

Fotoj faritaj dum la studosemajnfinoj troviĝas en la fotoalbumoj de ĉi tiu retejo.
Spertoj pri studosemajnfino marto 2022

Partoprenantoj de la studosemajnfino de marto 2022 priskribis siajn spertojn pri la evento. Ili donas impreson pri la etoso de la studosemajnfinoj en Krikkenhaar.
Spertoj pri studosemajnfino marto 2022…
Partopreno el Francio
Gabin Forcier (Francio) partoprenis la studosemajnfinon en marto 2022. Li kreis filmon pri la evento.
Koncerto de Ĵena kaj Geomar
Sabate vespere, la 15-an de oktobro 2022, dum la studosemajnfino de Esperanto Nederland en Krikkenhaar, Ĵena kaj Geomar prezentis koncerton.