Intervjuo kun Evelyne el Francio

“En Afriko ni renkontis fervorajn esperantistojn”

Intervjuo: Rianne Sanders

En la somero de 2024 mi renkontis Evelyne kaj ŝian partneron dum piedirado tra Francio. Ili estis la unuaj esperantistoj kun kiuj mi iam ajn konatiĝis. Mi tranoktis ĉe ili kaj dum tiuj vespero Evelyne tiel vigle kaj entuziasme rakontis pri Esperanto, ke baldaŭ poste mi mem decidis eklerni la lingvon.

De tiam kreskis en mi la deziro intervjui homojn en Esperantujo, kiujn mi trovas interesaj kaj inspiraj. Evelyne, franca esperantistino kun longjara kaj profunda engaĝiĝo – precipe en Afriko – estas la unua el ili.

Kiel vi ekkonis Esperanton kaj kial vi decidis lerni ĝin?

Kvankam mi ne spertas pri lingvoj, mi ŝatas ilin! Iam mia amiko Jean-Pierre konatigis al mi, ke li havas metodon por lerni Esperanton. Ĉu? Mi apenaŭ aŭdis pri Esperanto antaŭe, sed la propono tiklis min. Mi do komencis lerni sola, skribante la tekstojn por memorigi ilin kaj deklamante laŭte, laŭ la konsiloj de la libro. Ĉe la komenco temis pri nura intelekta scivolemo. En la prologo estis skribite, ke se oni sukcesas atingi la unuajn 46 lecionojn, jam eblas dialogi.

Kia defio! Mi do lernadis ne sciante, ke iu ajn homo parolante tiun lingvon ekzistas sur la tero!!! Nur poste mi hazarde renkontiĝis kun enkarnitaj esperantistoj.

Per kiaj agadoj vi nuntempe okupiĝas ene de Esperantujo?

Kun amikoj ni kreis du iniciatojn, kiuj estas proksime ligitaj al Esperanto kaj solidareco.

Unue estas la asocio “Une école au Togo”, fondita en 2004 por subteni la ĵus naskitan Instituton Zamenhof en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando. Dank’ al la sindonemo de kelkaj amikoj kaj de nia franca asocio “La Maraude”, ni helpas financi la lernokostojn de la gelernantoj.

La lernejo, “Izo”, situas en malriĉa kvartalo de Lomeo kaj akceptas ĉirkaŭ 500 gelernantojn, de la infanĝardeno ĝis la fino de la mezlernejo. Tie Esperanto estas instruata ekde la mezlernejo, kaj la instruistaro ne nur instruas la lingvon, sed ankaŭ transdonas la ĉiutagajn valorojn de Esperanto.

La dua iniciato estas “Esperanto-Plus”. Ĝia celo estas subteni viglajn kaj engaĝitajn esperantistojn en Afriko, kie la sociaj problemoj ofte estas akraj. Grupoj de 15 okcidentanoj kotizas po 10,50 € monate por ebligi al samideanoj vivtenadon. Nuntempe sep homoj ricevas proksimume 150 € monate por dediĉi sin al la disvastigo kaj praktika vivigo de Esperanto en sia loka medio. La agadoj okazas en Nord-Kivuo (Kongolando), Madagaskaro, Tanzanio kaj Togolando.

Por ni tiu iniciato konkrete spegulas la internan ideon de Zamenhof.

El tiu spirito naskiĝis ankaŭ projekto, kiu ne estas asocio en strikta senco: la Nomad’kurso. Multaj esperantistoj deziras praktiki la lingvon, sed ofte demandas sin: kien iri? Samtempe multaj volas viziti Afrikon, sed iom hezitas.

Ni do ligis ambaŭ dezirojn, proponante vojaĝojn por grupoj de esperantistoj, kun loka ĉiĉerono kaj intensa lingva praktiko. Tiel ni vizitis Burkinon, Togolandon, Tanzanion, Beninon, Madagaskaron, kaj foje ankaŭ landojn en Eŭropo, kiel Pollandon kaj Ĉeĥion, kaj eĉ Kubon. Tiuj vojaĝoj lasis en ni grandiozajn, mojosajn, amikajn kaj kortuŝajn memorojn.

Kio estas la plej speciala aŭ memorinda sperto, kiun vi travivis danke al via scio de Esperanto?

Krom la multaj neforgeseblaj renkontoj en diversaj landoj, la plej grava sperto komenciĝis per simpla telefonalvoko antaŭ – ho! – tridek jaroj. Juna pola paro, pere de Pasporta Servo, demandis ĉu ili povus gasti ĉe ni dum du aŭ tri tagoj. Fine ili restis… kvar jarojn.

Ni profunde amikiĝis. Komence ili revis iri al Brazilo por viziti “La Bonan Esperon”, sed pro manko de mono ili ne trovis rimedon por vojaĝi tien. Ni multe laboris kune, sed ĉar Pollando tiam ankoraŭ ne apartenis al EU, ni ne rajtis dungi ilin.

Por danki ilin kaj subteni ilian revon, ni finfine donacis al ili flugbileton. Tiu sperto definitive montris al mi, kiajn profundajn kaj neatenditajn ligojn Esperanto povas krei inter homoj.

Ĉu via rilato al Esperanto ŝanĝiĝis tra la jaroj? Se jes, kiel?

Kiel ondoj sur la maro, mi kelkfoje entuziasmis kaj foje malkuraĝiĝis. Dank’ al niaj vojaĝoj en Afriko ni renkontis fervorajn esperantistojn kiuj, spite al siaj vivkondiĉoj, dediĉas sian tempon al Esperanto. Mi hontis konscii, ke en niaj riĉaj landoj, kie abundas eblecoj, la intereso pri lingva egaleco preskaŭ nulas. Afrikaj esperantistoj revigligis mian inklinon.

Kiel vi vidas la estontecon de Esperanto en la cifereca epoko?

Pri tiu temo mi ne pretendas esti fakulo. Kiel ĉe multaj modernaj teknologioj, ĉio dependas de tio, kiel oni ilin uzas. Sed mi restas optimisma: pere de sociaj retoj, retaj kursoj kaj allogaj ciferecaj rimedoj, esperantistoj povas kapti novajn ŝancojn por antaŭenigi la lingvon.

Kiun rolon, laŭ vi, ludas esperantistoj en internacia interkompreniĝo hodiaŭ?

En personaj kaj privataj rilatoj Esperanto estas mirinda ilo, kaj sendube multaj samideanoj spertas tion ĉiutage. Pri la granda internacia scenejo mi ne scias ĉion, sed mi opinias, ke Esperanto havas tute respektindan lokon apud UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.

Iam vizitis nin pola entreprenisto, kiu volis fondi komercan agadon pere de Esperanto. La vera defio estis konvinki homojn lerni la lingvon. Tamen hodiaŭ pli kaj pli da komputikaj entreprenoj malkovras la avantaĝon atingi grandskalan publikon sen altaj tradukkostoj.

La ĉefa atuto de Esperanto restas tamen la lingva egaleco. Se Esperanto estus instruata ekde la bazlernejo, ĝi fulme progresus.

Ĉu vi havas plej ŝatatan Esperantan vorton aŭ esprimon?  

Jes, “bunta” kaj “elturniĝi” kaj mi devas konfesi, ke mi ŝategas “akuzativon”! Eĉ se mi kelkfoje eraras pri ĝia uzo, mi opinias ĝin vera “perlo” de Esperanto, ĉar ĝi ebligas racian kaj elegantan konstruadon de frazoj. 

Kion vi mem ankoraŭ ŝatus fari aŭ sperti en Esperantujo?

Mia, fakte nia, (kun Jean-Pierre, kiu cerbumis por krei Esperanto-Plus), deziro koncernas Esperanto-Plus. Tiom trafe funkcias la asocio ke, mi revas pri starigo de Esperanto-Plus en ĉiuj afrikaj landoj. 

La funkciado de la asocio postulas multe da energio kaj estas tempovora, sed la engaĝiĝo de ambaŭ flankoj, ĉu la subtenantoj, ĉu la subtenatoj, montras la magian kaj spritan esencon de Esperanto.

Sekve ni ŝatus varbi pli kaj pli da subtenantoj por krei solidaran, konkretan reton inter samideanoj.

Se ĉi tiu rakonto vekis vian intereson kaj vi volas ekscii pli pri la menciitaj iniciatoj, vi estas bonvena kontakti Evelyne in Frankrijk