Kultura Tago en Alkmaar

Sabate, la 14-an de junio 2025, okazis la Kultura Esperanto-Tago en Alkmaar. La estraranoj de La Esperanta Klubo Alkmaar, Margot Koopmans kaj Tiny Droge, organizis tiun tagon. La centra loko por tiu tago estis De Sociëteit, ĉarma konstruaĵo el la 19-a jarcento en la strato Luttik Oudorp.

Du kulturaj vicurbestraroj bonvenigis nin: s-ino Anjo van de Ven kaj ŝia posteulo, vicurbestro Jan Hoekzema. S-ino Anjo van de Ven rakontis pri la urbo. Ŝi rakontis, ke Alkmaar estas unu el la plej malnovaj urboj de Nederlando kaj ofte bruligita de la Okcidentaj Frizoj. Por ŝi, ni estis la lasta grupo da homoj, kiun ŝi bonvenigis en sia rolo kiel vicurbestrino. S-ro Jan Hoekzema, diris ke li iam lernis iom da Esperanto kaj ĉeestis foje Esperanto-renkontiĝon en Groningen.

Matene, tri Nord-Hollandanoj gvidis nin laŭlonge de la vidindaĵoj de la urbo. Unu el la gvidantoj, Stefan Terpstra, rakontis ke li kiel infano ofte vizitis la Grandan aŭ Sankt-Laŭrencan Preĝejon en Alkmaar. Ĉar lia onklo estis tie sakristiano. Lia onklo faris riskajn agojn marŝi super la traboj alte en la preĝejo. Kiel infano Stefan ludis sovaĝajn ludojn en la preĝejo. Pro la festo en la urbo ni povis aŭdi muzikajn prezentojn en diversaj lokoj.

Se vi volas trankvile relegi kiel ni promenis aŭ refari la promenadon, vi povas elŝuti ĉi tie la priskribon de la promenado (NL kaj EO).

Posttagmeze ni vizitis la Fromaĝo-muzeon, la Urban Muzeon kaj la Biermuzeon. Sub la gvidado de Stefan Terpstra ĉe la gitaro kaj Hanneke Versteege ĉe la fluto, ni kantis gajaj Esperanto-kantoj kun konataj melodioj.

Dum la tuta tago oni ĝuis bongustajn manĝaĵojn. Diversaj homoj bakis tortojn, posttagmeze estis sandviĉoj, kaj ĉe la fino de la tago ni manĝis abundan varman manĝon.

Fotoj: Foppe-Klaas Hovinga
Iuj personoj laŭ propra peto estis forigitaj de la foto per la helpo de Photoroom.

Fotoj: Ineke Emmelkamp

“Alkmaar, urbo kun historio”

Fotoj: Tiny Droge