
Agadoj de Esperanto Nederland por la venontaj jaroj.
La venontajn jarojn la asocio Esperanto Nederland okupiĝos pri diversaj temoj. Unue, ĝi fokusiĝos al informado. Krome, ĝi klopodos varbi novajn membrojn kaj konservi kontaktojn kun rilataj organizaĵoj. Aliaj gravaj celoj estas edukado pri Esperanto, la katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, kaj organizado de kunvenoj.
Ĉi tiuj temoj estas klarigitaj sube.
- Doni informojn pri la lingvo Esperanto kaj ĝia speciala rolo en la plifaciligo de internaciaj kontaktoj
- Edukado pri Esperanto
- La katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo (UvA)
- Kunvenoj
- Prizorgado de kontaktoj kun ne-Esperanto-organizaĵoj
- Prizorgado de kontaktoj kun internaciaj kaj eksterlandaj Esperanto-organizaĵoj kaj grupoj
- Interna organizo
Doni informojn pri la lingvo Esperanto kaj ĝia speciala rolo en la plifaciligo de internaciaj kontaktoj
1.1 Regule zorgi pri nova informmaterialo.
1.2 Per Facebook kaj Twitter disvastigi informojn pri la internacia lingvo kaj la agadoj de Esperanto Nederland.
1.3 Informi lernejojn kaj aliajn interesatajn organizojn pri la eblo peti (bazan) prezenton pri Esperanto.
1.4 Reagi al aktualaj situacioj kaj provizi la amaskomunikilojn per fidindaj informoj.
Edukado pri Esperanto
2.1 La instrua grupo NGGE zorgas pri informoj pri edukado (ekz. kursoj kaj instruistoj) kaj atentigas pri kursoj por estontaj instruistoj, enlande aŭ eksterlande.
2.2 Per la retejo de Esperanto Nederland informi pri la eblo de interretaj kursoj kiel Pingveno.nl, Lernu.net, Edukado.net kaj Duolingo.com.
2.3 Organizi studkunvenojn por komencantoj kaj progresantoj. La celo estas doni al ili ŝancon lerni Esperanton kaj en malgranda grupo ekzerci sin en parolado de la lingvo. La lernantoj ankaŭ akiras ideon pri la internacia Esperanto-kulturo.
La katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo (UvA)
3.1 La katedro estas administrata de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) (lokita en Roterdamo) kaj parte financata de Esperanto Nederland por periodo de 5 jaroj.
3.2 Esperanto Nederland regule kontaktas kun UEA kaj la profesoro, kaj financas, se necese, flankagadojn.
Kunvenoj
4.1 Esperanto Nederland regule organizas kulturajn kunvenojn, se eblas kun aliaj Esperanto-organizaĵoj. La celo estas plibonigi la lingvan nivelon de la partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la Esperanta kulturo.
4.2 Esperanto Nederland subtenas lokajn kunvenojn, kiel tiuj de La Amsterdama Rondo.
4.3 Esperanto Nederland instigas membrojn partopreni en eksterlandaj kunvenoj kaj interretaj kontaktoj por praktike plibonigi sian scion pri Esperanto.
Kontaktoj kun ne-Esperanto-organizaĵoj
Esperanto Nederland tenas kontaktojn kun ne-Esperanto-organizaĵoj, kiuj estas gravaj por la informado pri Esperanto kaj por la ideoj malantaŭ ĝi:
5.1 La Nederlanda UNESKO-centro.
5.2 Kulturaj organizaĵoj kaj personoj, kiuj interesiĝas pri ekzemple la fonoj de Esperanto, la persono Zamenhof, historio kaj literaturo.
5.3 Mondfederalistoj.
5.4 Organizantoj de lingvaj festivaloj aŭ festivaloj de poliglotoj.
5.5 Organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri lingvopolitiko kaj homaj rajtoj, inkluzive la pozicion de minoritataj lingvoj.
Kontaktoj kun internaciaj kaj eksterlandaj Esperanto-organizaĵoj kaj grupoj
Esperanto Nederland tenas kontaktojn kaj kunlaboras, kie necese kaj dezirate, kun internaciaj Esperanto-organizaĵoj kaj Esperanto-organizaĵoj en aliaj landoj.
6.1 La Universala Esperanto-Asocio (UEA) (Roterdamo), la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj ILEI (edukado).
6.2 UNESKO. Esperanto Nederland stimulas la uzon de la UNESKO-Kuriero (la Esperanta eldono de la UNESCO-Kuriero) kiel edukmaterialon.
6.3 Esperantogrupoj en aliaj landoj, ekzemple por disvastigi kaj traduki Esperanto-publikaĵojn, kiuj povas esti interesaj por certaj nederlandaj grupoj.
Interna organizo
7.1 Kontakti kun asociaj membroj, ekzemple per cirkuleroj.
7.2 Varbi membrojn por la asocio.
7.3 Eldoni membrorevuon.
7.4 Instigi lokajn Esperantajn grupojn kontakti kaj/aŭ subteni kontaktojn kun grupoj kaj individuoj en aliaj landoj. Ankaŭ ĉi tiuj kontaktoj povas helpi disvastigi turisme interesajn tekstojn pri ilia urbo kaj publikigi ilin en la retejo de Esperanto Nederland.
7.5 Informi pri la jara premio Verloren van Themaat.
Esperanto Nederland marto 2020
Aprobita en la jarkunveno de la 16-a de oktobro 2021 en Lunteren.
La jarkunveno en 2020 estis nuligita pro la koronvirusa pandemio.