
Membroj de Esperanto Nederland estas bonvenaj en la ĝenerala kunveno. Ili havas la rajton voĉdoni.
En la kunveno oni diskutas la politikon, kiun efektivigas la estraro de Esperanto Nederland, kaj elektas la estraranojn. Kadre de la kunveno la estraro raportas pri la politiko plenumita, per jarraporto kaj financa raporto (inkluzive jaraj kontoj: kiaj estis la enspezoj kaj elspezoj).
La venonta membrokunveno okazos sabaton, la 11an de aprilo 2026. La dosieroj estos publikigitaj ĉi tie dum la venontaj monatoj.
Invito al la 35-a jarkunvena membrokunveno
Ĉiuj membroj de Esperanto Nederland estas invitataj al la jara membrokunveno, kiu okazos sabate la 11-an de aprilo 2026.
Loko: De Kargadoor, Oudegracht 36, 3511AP Utrecht
Tempo: Alveno ekde la 13:00 horo
La kunveno komenciĝos je la 13:15 horo.
Membro rajtas reprezenti maksimume 2 aliajn membrojn, kondiĉe ke subskribitaj rajtigoj estas transdonitaj ĉe la komenco de la kunveno.
La agadraporto, la financaj raportoj, la buĝeto kaj la laborplano troviĝos sur ĉi tiu paĝo. Paperaj ekzempleroj povas esti petataj ĉe la sekretario post la 1-a de marto 2026.