Mia vizito al Esperantolando

Mi decidis fari vojaĝon kaj viziti tri Esperanto-renkontiĝojn. Unue la BET en Kaŭnas, due Ia ILEI-Kongreso en Belgrado kaj fine la UK en Brno. Al BET mi iris kune kun mia amiko Ronald kaj al UK kun mia kuzino Karin. Por ni ĉiuj estis la unuafojo kiam ni partoprenis semajnlongan renkontiĝon en Esperantujo.

La BET komenciĝis en 1959 kiel sovetia alternativo al la Universala Kongreso en kiu homoj el Sovetunio ofte ne povis partopreni, sed ĝi fariĝis tiel ŝatata kongreso, ke ĝi ne nur plu ekzistas, sed ankaŭ kreskis de 50 al preskaŭ 300 partoprenantoj, venantaj el kvin diversaj kontinentoj. 

La plej agrabla parto de la semajno por mi estis ekkoni diversajn homojn el ĉiuj mondopartoj kaj ĉeesti la koncertojn de JoMo kaj Kjara. Tiun lastan mi jam malkovris per YouTube, kaj ŝi estas mia plej ŝatata Esperantokantisto ĝis nun, do mi ege ĝojis ke ŝi ĉeestis!

Mi tre ĝuis pasigi tempon kun aliaj ekster la oficiala programo. Tiel mi konatiĝis kun Ajvi el Koreio kaj Ulrich el Germanio, kiuj ambaŭ povis malkaŝe paroli pri kulturaj diferencoj, kiujn ili spertis. Kaj Rasa kaj David, kiuj loĝas en Germanio kaj origine devenas el Litovio kaj Usono kaj uzas Esperanton en sia ĉiutaga vivo. Kun ili ni vizitis rigardejon kaj la domon en kiu loĝis la bogepatroj de Zamenhof. La domo mem nun estas forlasita, preskaŭ kaduka, bedaŭrinde. 

Rasa rakontis kiel estis kreski en Litovio antaŭ la sendependeco. Manĝaĵo estis sufiĉa, sed ili ricevis bananojn nur unufoje jare. Tiam oni devis atendi horojn en vico kun la tuta familio por aĉeti kvin kilogramojn da bananoj kontraŭ unu rublo. Se oni volis pagi pli, oni povis peti militveteranon ke li aĉetu la bananojn, ĉar tiuj havis prioritaton. Rasa bone memoras ke ŝia patro ne volis tion fari, kaj post kvar horoj da atendado, la bonaj bananoj jam estis forvenditaj. Ili ricevis tiam tro molajn bananojn. Ŝi ankoraŭ foje rememoras kiel ŝi sopiris bananon, dum nun ŝi povas manĝi unu sen senti tro da deziro.

Post Kaŭno, kun paŭzo en Zagrebo vizitante amikinon, ni pluvojaĝis al Belgrado por la ILEI-kongreso, kiun ĉeestis ne nur instruistoj, sed ankaŭ komencantoj kaj ne-instruistoj. 

Mi trovis la nivelon de la programo pli malalta ol tiu en Litovio, sed la etoso estis bona kaj klare videblis ke ĝi estis organizita kun amo. Estis malpli da homoj ol ĉe BET, kion mi efektive tre ŝatis. Partoprenis ĉirkaŭ 100 homoj, inter kiuj multaj azianoj.

Dum la interkona vespero, multaj alportis manĝaĵojn el sia lando. Ni kunportis nederlandan lakritson, kiun kelkaj kuraĝuloj provis. La greka baklavao estis sendube la plej ŝatata frandaĵo. Vespere oni povis ripozi kaj amikiĝi en la Amikumejo, kie ni kelkfoje ludis kartludon kaj ĝuis tre malstreĉan etoson kun la aliaj. 

La rakonto de Ajvi estis kortuŝa. Ŝi venas el Sud-Koreio kaj unu el ŝiaj onkloj je la fino de la Korea Milito troviĝis en Nord-Koreio, kaj pro tio dum 66 jaroj ne estis kontakto inter li kaj lia familio. En 2018 eblis por nordkoreanoj mallonge revidi siajn familianojn. Li tiam estis jam 90-jara. Jen kiel tio okazis: la sudkoreaj familianoj, 4 el liaj fratinoj kaj frato, estis transportitaj per buso al Nord-Koreio, kie ili en granda anonima ĉambro povis renkonti sian fraton kaj kelkaj el liaj familianoj. Ĉi tio okazis samtempe kun multaj aliaj familiaj reunuiĝoj en la sama ĉambro, do mankis privateco. Ili povis iomete interparoli. Li rakontis nenion pri la malfacila tempo, kiun li travivis, sed estis klare al liaj fratinoj kaj frato, ke li estas suferinta multe. Liaj familianoj petis ringojn kaj kolĉenojn de lia

fratinoj, ĉar tiuj, pro la granda manko en Nord-Koreio, estas tre taŭgaj kiel interŝanĝiloj. Nuntempe ne plu estas kontakto inter li kaj la familio, kaj ili supozas ke li intertempe forpasis.

Kaj tiam venis Brno, la Universala Kongreso kun pli ol 1100 partoprenantoj. Tie mi sentis kvazaŭ mi estus en “Esperantolando” — ĉie oni parolis la lingvon, kaj la ĉirkaŭa Ĉeĥio estis kvazaŭ fona dekoracio. Estis vere speciala sento.

Dum la unua vespero oni organizis vespermanĝon por ĉiuj, kiuj partoprenis en aŭ kontribuis al la projekto Ekparolu. Mia kuzino Karin kaj mi sidis ĉe tablo kun la du ĉinoj Cao kaj Yao, kiuj apenaŭ parolis la lingvon. Kun la helpo de tradukilo ni tamen sukcesis komuniki, kaj la vespero fariĝis agrabla sperto. La viroj eĉ invitis nin viziti ilin en Ĉinio!

Dum la kongreso okazis multaj prelegoj, koncertoj, kabaredo, ekskursoj kaj atelieroj. Eĉ eblis partopreni en internacia koruso. Retrospektive, mi aliĝis al tro da ekskursoj kaj ankaŭ al lingva ekzameno, do bedaŭrinde mi ne povis multe partopreni en la programo. Mi certe farus tion alimaniere la venontan fojon.

Tio, kion mi tre ŝatis, estis vidi kelkajn el la kreintoj de miaj plej ŝatataj podkastoj: Radikala Tenero kaj Usone Persone. Dum ilia podkasto ili estas tiel malfermitaj kaj homaj ke mi sentis kvazaŭ mi jam konus ilin. 

Dum la lasta vespero, mi vespermanĝis kun kelkaj homoj, kiujn mi jam ekkonis dum la GLAT+-vespero. Ĝi estis tre malstreĉa kaj agrabla. Mi sidis ĉe Randy kaj Francis, kiuj estas el Usono kaj Francio. Montriĝis, ke ili estas tiel lingvemaj, ke ili ambaŭ iam eĉ lernis la nederlandan, kaj ili ambaŭ konas kanton, kiun mi ne konas: “Tijd” de Saskia & Serge. Kiam mi diris, ke mi ne konas ĝin, ili kune kantis ĝin por mi!

Estis mirinde, kiel ni ĉiuj interkompreniĝis per lingvo inventita ne tiom longe antaŭe de inteligenta, saĝa kaj socie sentema persono. Artefarita lingvo, tamen vigle viva — kiel ĉi tiu kongreso certe pruvis.

Rianne Sanders, aŭgusto 2025