Vadekskurso al Ameland – invito

Karaj samideanoj,

En junio ni kun grupo da homoj vadeksursos al Amelando! Ĉiu, kiu volas aliĝi al ni, estas kore bonvena. Ni ankaŭ tre ĝojus renkonti esperantistojn sur Amelando, kiuj ne volas aŭ ne povas vadmigradi. Ili povas veni per la pramŝipo al la insulo. Ni renkontiĝos poste en kafejo aŭ restoracio sur la insulo.

Planita dato: sabato, la 7-a de junio 2026
Horo de ekmarŝo: 6:00

🥾

Vadekskurso

Frua matene ni ekiros de la molo en Holwerd. Sub gvido de atestitaj gvidantoj ni transiros la vadon de Holwerd al Amelando. Ni marŝos kiel unu grupo. La migrado daŭras ĉirkaŭ 3,5–4 horojn. Tio postulas sufiĉe bonan fizikan kondiĉon.


⛴️

La pramo al Amelando

Partoprenantoj, kiuj ne povas aŭ ne volas vadmigradi, povas preni la pramon al Amelando. Fine de la tago ni kune revenos per la pramo.


Kune manĝi kaj trinki

Ni renkontiĝos en Nes, kie la vadmigrantoj renkontos la pramvojaĝantojn, kaj ni kune trinkos aŭ manĝos ion. Por tio ni kreos grupon en Signal.


Tranokti en B&B

Tiuj, kiuj ne povas atingi Holwerd tiel frue, eble povas tranokti en B&B en Holwerd.


📌

Aliĝado

En ĉi tiu paĝo de Esperanto Nederland troviĝas aliĝilo, en kiu vi povas indiki ĉu vi ŝatus kun ni vadmigradi.

  • Bonvolu indiki ĉu vi vadmigras aŭ iras per la pramo, kaj ĉu vi havas dietajn dezirojn.

La minimuma aĝo por la migrado al Amelando estas 14 jaroj. Por bone kunordigi, ni kreos Signal-grupon por la migrado.


💶

Kostoj

Ĉiu pagas siajn proprajn kostojn:

  • Vadmigrado
  • Prambiletoj
  • Manĝoj/trinkaĵoj
  • Eventuala tranokto

Gravaj informoj

Por vadmigrado necesas ŝuoj, kiuj ne restas kaptitaj en la koto kaj kiuj protektas la maleolojn kontraŭ ostroj. Se vi ne havas tiajn ŝuojn, vi ne rajtas partopreni. Taŭgaj estas ekzemple plonĝbotoj aŭ sportŝuoj el Scapino (nuntempe ĉirkaŭ 20 eŭroj).


Aliĝu por la vadmigrado per la formularo: Aliĝu por la vadmigrado.

Se vi havas pliajn demandojn aŭ rimarkojn, vi ĉiam povas kontakti nin.

Harm Voortman, Paweł Fischer Kotowski kaj Foppe-Klaas Hovinga (ZEK).

Kontaktu nin.