Esperanto, longa serĉado

Multaj lingvoj estas parolataj tra la surfaco de nia terglobo kaj tiu diverseco estas riĉaĵo sed foje ankaŭ tre malfacila. Lingvoj disvolviĝas. Ankaŭ Esperanto ne nur ekestis el nenie.

La Biblio

La Biblia rakonto pri la Babela Turo estas antikva ekzemplo, kiu provas klarigi kiel la diverseco de lingvoj estiĝis. La homoj ne plu komprenis la lingvon de la alia kaj pro tio la konstruado de la turo malsukcesis, laŭ la rakonto en Genezo.
Ankaŭ la Biblio mem ne eskapis la problemon. Nur malmultaj homoj ankoraŭ povas legi la Biblion en ĝia originala lingvo. Tradukoj baldaŭ aperis en multaj lingvoj tute nekonataj al la plej multaj homoj.

Mezepoko: la latina

En la Mezepoko, estis unu lingvo parolata tra granda parto de la konata mondo: la latina. Preskaŭ ĉiuj sciencaj libroj estis verkitaj en la latina lingvo, lingvo komprenata nur de homoj edukitaj uzi ĝin. Kaj ne eraru: la latina estas malfacile lernebla lingvo kun multaj komplikaj reguloj. Ne por ĉiuj.

Ekzistis revoluciaj mensoj, kiuj decidis verki siajn librojn en la lingvo de la komuna homo: germana, franca, itala, angla, nederlanda, ktp.
Tio jes signifis ke tiuj libroj estis nur alireblaj en limigita areo.

Pluraj provoj

En la 16-a jarcento oni ekpensis pri internaciaj lingvoj.
Descartes (1596-1650) estis unu el la unuaj, kiuj pensis pri la lingva problemo. Li kredis, ke eblus konstrui lingvon kaj pensis pri kiel tia lingvo devus aspekti.

Comenius (1592-1670) ankaŭ vidis potencialon en artefarita lingvo kaj en sia libro ‘Via Lucis’ (‘La Vojo de Lumo’) li donis instrukciojn pri kiel tia lingvo devus esti konstruita. La similecoj kun posta Esperanto abundas .
Leibniz (1646-1716) desegnis bildan manuskripton en kiu signifoj estis peritaj sendepende de parola lingvo. Tian bildskribon ni nomas ‘Pazigrafio’.

Pazigrafioj estas vaste uzataj nuntempe. Pensu pri la ikonoj en stacidomoj, trafiksignoj, lavaj instrukcioj ktp.
Multaj el tiuj pensuloj ĉefe interesiĝis pri la sciencaj aspektoj de lingvo, sed kun la Franca Revolucio la plibonigo den komunikado inter popoloj venis fronten.

Joseph de Maimieux en 1797 publikigis sian Pazigraphie: Skriba lingvo, ankoraŭ ne taŭga por parola uzo, kiu baziĝis sur 12 signoj kombineblaj laŭ certaj reguloj.
Elkrepuskiĝis la konscio, ke nova lingvo, kiu vere povas plibonigi komunikadon inter popoloj, ankaŭ devas esti parolebla.

En la 19-a jarcento oni koncentriĝis pli al simpligo de ekzistantaj naciaj lingvoj. Aperis lingvoj kiaj Universalsprache, Pasilingua, Mondolingue kaj Angio-France.

Volapük

En 1879, la katolika kleriko Johann Martin Schleyer (1831-1912) lanĉis Volapukon.
Tiu ĉi lingvo disvastiĝis rapide kaj ŝajnis havi la potencialon fariĝi bona internacia lingvo.
La gramatiko fariĝis multe pli simpla ol tiu de la ekzistantaj naciaj lingvoj, sed la frazstrukturo, vortordo kaj vortprovizo (multaj unusilabaj vortoj) estis ankoraŭ sufiĉe malfacilaj. Kelkaj Volapukaj konferencoj okazis, sed en la germana lingvo, ne en Volapuko. En 1889 okazis konferenco en Volapuko, sed montriĝis, ke la lingvo ne vere taŭgas por parola komunikado. Proponoj por plibonigoj ekestis kaj estis malaprobitaj fare de Schleyer. Post tio okazis kolapso kaj la Volapuko nun preskaŭ malaperis.

Kaj poste estas Esperanto

En 1887 aperis la unua lernolibro de Esperanto en la rusa, pola, germana, franca kaj angla. Ĝi estis verkita de la okulkuracisto Dr. L.L. Zamenhof kiu naskiĝis en Bjalistoko. En Bjalistoko loĝis judoj, poloj, rusoj, germanoj kaj litovoj kaj ĉiu grupo parolis sian propran lingvon, kio kaŭzis multajn problemojn, miskomprenojn kaj kverelojn.
Li provis desegni lingvon, sed la unua provo estis malsukcesa.
Kiam li lernis la anglan dum siaj studoj, li vidis, ke gramatiko ankaŭ povas esti simpla.
Li esploris, kiuj gramatikaj formoj estas utilaj kaj kiuj ne.
Li elektis vortojn ĉefe el la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, ĉar tiuj lingvoj estis la plej uzataj en lia mondo.
Lerta sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj montris, ke la lingvo povas sufiĉi kun pli malgranda vortprovizo. Ekzemplo: ‘mal’ indikas la malon de la vorto kiu sekvas ĝin do vi ne bezonas apartajn vortojn por maloj. Tiumaniere, Esperanto havas 10 prefiksojn kaj 30 sufiksojn, do vi devas parkerigi multe malpli da vortoj.

Plaatje: Copilot

Kiam Zamenhof publikigis sian Esperanto-lernolibron en 1887, li faris tion sub la nomo Dr. Esperanto (“Tiu, kiu esperas”). Ĝi ne estis tuja sukceso ĉar en 1887 la atendoj ĉirkaŭ Volapuko estis ankoraŭ altaj, kio ne daŭros tre longe, sed jes malhelpis la pliiĝon de Esperanto dum iom da tempo.

Sed iom post iom, la reagoj komencis plimultiĝi. Pli kaj pli da homoj interesiĝis, la spertoj estis bonaj. La demando tamen estis, kiel estus, se multe da homoj provus paroli ĉi tiun lingvon?
En 1905 okazis la unua Esperanto-Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, Francio. Preskaŭ 700 kongresanoj venis el 20 landoj. Estis sukceso, homoj flue parolis la lingvon kaj komprenis unu la alian!

Evoluado de Esperanto

Lingvoj evoluas. Novaj konceptoj kiel komputiloj, kosmovojaĝoj kaj interreto ankoraŭ ne ekzistis en la tempo de Zamenhof. Novaj vortoj estas kreitaj, la ekzistantaj prefiksoj kaj sufiksoj ofte povas helpi pri tio kaj tiuj vortoj akceptatas aŭ ne. Se vorto estas akceptita, ĝi estos inkluzivita en la vortarojn.
Kiaj ajn ŝanĝoj okazas en Esperanto, ŝanĝo neniam iru kontraŭ aro de fiksitaj reguloj fiksitaj en Fundamento de Esperanto, kiu enhavas la bazajn principojn de la lingvo, la 16 bazajn regulojn, glosaron de 1800 radikvortoj kaj kelkaj ekzercoj.

Esperanto kaj literaturo

Zamenhof estis konvinkita, ke lingvo sen literaturo ne taŭge funkcios kiel plenrajta internacia komunikilo. Tial li mem verkis literaturon en Esperanto. Multaj tradukoj ankaŭ estis faritaj en Esperanton.
Post la unua mondmilito, Kalocsay (1891-1976) pruvis la ekvivalenton de Esperanto kun ekzistantaj naciaj lingvoj por tradukoj, inkluzive de poezio. Lia traduko de la libro far Dante “Inferno” en rimantaj tercetoj estas konsiderita lia majstraĵo.

Esperanto en la mondo

La lingvo parolata tutmonde estas io determinita far la historio; kiu nacio havas la plej grandan potencon. La romia dominado de granda parto de Eŭropo signifis, ke la latina restis la internacia lingvo dum longa tempo.
Io simila validas por la angla. La fakto, ke la angla estas parolata en la tuta mondo, multe rilatas al la kolonia pasinteco de Anglio.

Kiu lingvo estas akceptita kiel mondlingvo malmulte rilatas al la ecoj de la lingvo mem. Ne temas pri simpleco kaj esprimkapablo, sed rilatas pli al potenco kaj politiko.
Esperanto donas al ĉiuj la saman komencan pozicion. Preskaŭ ĉiuj devis lerni Esperanton poste en la vivo. Tio donas al ĉiuj la saman ŝancon. Ĝi estas simpla kaj efika lingvo, do ĉiu povas lerni ĝin rapide.
En mondo, en kiu okazas pli kaj pli da internacia komunikado, pensu ekzemple pri EU, oni malŝparas multe da tempo, mono kaj energio por ĉiaj tradukoj. Esperanto kiel interlingvo ĉi tie povs oferti eliron. Se ĉiu lernas nur unu plian lingvon (Esperanto), ĉiuj povas komuniki inter si sen ke iu nacia lingvo fariĝu la preferata lingvo.
Pro sia simpleco Esperanto tre taŭgas kiel bazo por lingvostudado. La lernado de Esperanto akcelas la postan studon de aliaj lingvoj.