Hejmo

Esperanto
por trans la landlimo

Esperanto Nederland

Esperanto Nederland estas asocio, kiu kunigas homojn en Nederlando, kiuj interesiĝas pri la lingvo Esperanto kaj kiuj volas diskonigi tiun ĉi lingvon en Nederlando. Ĝi informas pri la lingvo kaj organizas ĉiajn agadojn rilate al Esperanto.

En ĉi tiu retejo vi trovas ĉiajn informojn pri la lingvo Esperanto kaj la asocio Esperanto Nederland.

Plej lastaj novaĵoj

Vizito al Esperanto-lando

Rianne Sanders decidis fari vojaĝon kaj viziti tri Esperanto-renkontiĝojn. Unue la BET en Kaŭnas, due Ia ILEI-Kongreso en Belgrado kaj fine la UK en Brno.
Pli…





Memore al Rob Moerbeek

Jaŭde la 27-an de novembro 2025 Rob Moerbeek, unu el la plej konataj vizaĝoj de la internacia Esperantomovado forpasis en sia hejmurbo Beverwijk (Nederlando).
Pli…

Kaj plu

  • Fotoj de la kultura tago
    Sabate, la 14-an de junio 2025, okazis la Kultura Esperanto-Tago en Alkmaar.
    Tiun tagon organizis la estraranoj de la Esperanta Klubo en Alkmaar.
    Pli…

  • Zamenoffesto en Antverpeno
    Ĉi-jare antverpena klubo La Verda Stelo organizas la tutbelgian Zamenhoffeston. Pli…

  • Leteroj kiel suneroj en kesto
    Esperantistoj renkontas esperantistojn en aliaj landoj, kaj tiam foje ekestas amrilatoj. Antaŭ kelkaj jaroj, Marc van Oostendorp ricevis viziton de du nederlandaj sinjorinoj, kiuj alportis al li stakon da amleteroj verkitaj en Esperanto. Pli…


Novaĵpaĝo / novaĵarkivo

Niaj agadoj

Esperanto Nederlando organizas plurajn agadojn. Vi estas bonvena partopreni ĉi tiujn agadojn.

Studosemajnfino

Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studosemajnfinon por ĉiu, kiu volas lerni la lingvon. Lecionoj estas je ĉiuj niveloj, do ĉiu povas partopreni.
Pli…

Kultura Tago

Unufoje jare estas kultura tago. Esperantistoj el Nederlando kaj eksterlando tiun tagon vizitas nederlandan urbon aŭ vilaĝon.
Pli…

Aliaj agadoj

Krom la studosemajnfino kaj la kultura tago okazas pliaj agadoj. Ankaŭ lokaj kluboj organizas renkontiĝojn.
Pli…

Agendo

Venontaj agadoj en Nederlando.

Decembro 2025

ĵaŭdo 11 Decembrodimanĉo 14 Decembro

Ludrenkontiĝo
De Ruyterweg 102, Leeuwarden, NL

Ni kune ludos en Leeuwarden

https://eventaservo.org/e/835ac6

lundo 15 Decembro

20:00 – 21:30
Klubkunveno Esperanto Klubo Alkmaar - Noord Holland
De Alkenhorst, Schelfhoutlaan 4, 1861 LG, Alkmaar., Alkmaar, NL

merkredo 17 Decembro

20:00 – 22:00
EKE: Zamenhoffesto
Generaal Pattonlaan 124, 5623 KC Eindhoven (Woensel), Eindhoven, NL

Ni kune festos la Zamenhoftagon

https://eventaservo.org/e/4a793a

sabato 20 Decembro

14:00 – 17:00
Nord-Nederlandanoj kunvenas
Arubastraat 12, 9715 RW Groningen, Groningen, NL

Agrabla posttagmezo kun Esperantistoj el Nord-Nederlando

https://eventaservo.org/e/79c2c1

Januaro 2026

sabato 17 Januaro

14:00 – 17:00
Nord-Nederlandanoj kunvenas
Arubastraat 12, 9715 RW Groningen, Groningen, NL

Agrabla posttagmezo kun Esperantistoj el Nord-Nederlando

https://eventaservo.org/e/0d5089

En la Agendo vi trovas ĉiujn agadojn.

Fenikso

Ses fojojn jare Esperanto Nederland eldonas la membrorevuon Fenikso. Ĝi estas verkita en la nederlanda kaj Esperanto. Membroj ricevas ĉi tion senpage.

Jen kelkaj ekzemploj de artikoloj el ĉi tiu numero de Fenikso:

  • Kutura tago en Alkmaar.
  • Esperanto-projekto en mia mezlernejo.
  • Kelkaj impresoj el Br…. na UK.


Pli…

La lingvo Esperanto

Esperanto estas lingvo, kiu konsistas el vortoj, frazoj kaj propra gramatiko. Vidu ĉe Lerni Esperanton. Sed Esperanto estas pli ol tio.

Esperanto estis kreita por esti lernita “kiel dua lingvo” de kiom eble da homoj en la mondo, por ke homoj el diversaj kulturoj kaj kun diversaj lingvoj povu kontakti unu la alian kaj paroli inter si.

Estas reto de organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri Esperanto. Kaj tra tempo ĝia propra kulturo formiĝis. Pli pri la kulturo de Esperanto.

Lerni Esperanton

Vi povas lerni Esperanton en diversaj manieroj.

Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studosemajnfino en Krikkenhaar, apud Almelo.

Estas interretaj kursoj. Interesa retejo kun baza kurso estas Lernu.net. Multaj homoj malkovras Esperanton unuafoje per Duolingo. Vi povas trovi pli pri ĉi tiu kaj aliaj kursoj ĉe Lerni Esperanton.

Esperanto-kulturo

Esperanto havas sian propran kulturon. Parto de tio estas asocioj kaj aliaj organizaĵoj, el kiuj la plej granda asocio, Universala Esperanto-Asocio (UEA), troviĝas en Roterdamo.

Esperanto-parolantoj ankaŭ kunhavas socikulturajn normojn, kaj literaturo, muziko kaj artaĵoj estas parto de la kulturo.

Pli pri Esperanto-organizoj…

Pli pri la Esperanto-kulturo….