Kultura Tago en Veghel

Bildo Copilot

Ĉi-jare, Esperanto Nederland denove organizas kulturan tagon.

KIE? en Veghel, Zalencentrum van de Burgt.Prins Willem Alexander Sportpark 5, 5461 XL Veghel


Kiam ? La 13-a de junio 2026, je la 11:00 – 17:00 horo

Veghel estas vigla urbo en la nederlanda provinco Nord-Brabanto. Ĝi situas ĉe la rivero Aa kaj la Kanalo de Vilhelmo la 2-a.
La urbo estas konata pro sia forta industrio, precipe en la nutraĵa sektoro kiel Mars Nederland, FrieslandCampina (DMV), Jumbo Supermarkten, Sligro Food Group kaj Hutten.
De Noordkade estas industria heredaĵo kaj nuntempe la kultura koro de Veghel.


La programo de la kultura tago

Mateno kaj posttagmezo.

  • Akcepto kun kafo/teo kaj kuko.
  • La prezidanto de Esperanto Nederland bonvenigas vin.
  • La urbestro aŭ skabeno de kulturo parolos pri Veghel.
  • Lunĉo kun supo kaj pano.

Posttagmezaj agadoj.

  • Promeno tra la insekto-ĝardeno “Het Geerbos”
  • Salso-dancado (solo) 1 (20 minutoj)
  • Paŭzo
  • Salso-dancado (solo) 2 (20 minutoj)
  • Vespere eblas manĝi en restoracio por tiuj kiuj volas

ℹ️Registriĝo kaj praktikaj informoj

Por la tuta tago, vi pagos 28 eŭrojn se vi estas membro de Esperanto Nederland. Se vi ne estas membro, vi pagos 30 eŭrojn. Tio inkluzivas lunĉon kaj dancadon. Por viziti la Chocolate Factory, vi devas pagi pliajn 25 eŭrojn. La vespermanĝo ankaŭ estas je via propra konto.


Pli da informoj en eventaservo: https://eventaservo.org/e/ce4e54

Registriĝo por la kultura tago.
Kontaktu la organizon de la kultura tago.

🚍 Alirebleco
La bushaltejo Veghel-Middegaal estas atingebla el ’s Hertogenbosch (158) kaj el Eindhoven (305 + 158)..