La Amsterdama Rondo: kvar demandoj al vi!

Esperantaj “pilgrimantoj” kiuj vizitis Neŭtralan Moresneton en
2025. En 1906 homoj esperis, ke ĝi iĝos ejo por amikeco. Aliaj
esperis, ke ĝi iĝos hazardluda paradizo. (Fotisto nekonata)

Atentu: la kunvenoj de la 10a de majo kaj 14a de junio okazos nur per ZOOM. La 12a de julio okazos ankaŭ ĉeesta kunveno

En la revuo Kontakto Ulo de Esperantujo regule publikigas artikolojn pri siaj renkontoj kun Esperantistoj (kaj kelkfoje ankaŭ ne-Esperantistoj) en diversaj landoj. Oni legas la respondojn al kvar demandoj kiujn Ulo de Esperantujo starigas al la partneroj el Rumanio, Pollando, Kartvelio, Kazaĥio, Ĉinio kaj multaj aliaj landoj. Ni ŝatus aŭdi viajn respondojn al tiuj demandoj. Jen la demandoj:

  1. Pri via identeco. Kiu/Kio vi estas?
  2. Kiu(j)n espero(j)n vi havas?
  3. Kiun mesaĝon vi havas por la mondo?
  4. Kiun rekomendaĵon kulturan vi havas por aliaj homoj?

Ni scivolas pri viaj respondoj en dimanĉo, la 10a de majo, de la 13a -15a h., loka tempo.
Por partopreni la kunvenon per ZOOM :

Tempo: 10a de majo 2026 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen:

https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=83700105303
Kunven-/Vergadering-ID: 488 208 5646
Pasvorto/Wachtwoord: 1994b