
La 13‑an de junio 2026 okazis Kultura Tago de Esperanto Nederlando en Veghel. Matene la gastoj estis akceptitaj de Wern van Asseldonk, vicurbestro pri arto kaj kulturo de la komunumo Meierijstad, kaj de Marc van Oostendorp, prezidanto de Esperanto Nederlando. Estis gvidita vizito tra la insekta ĝardeno kaj vizito al la ĉokolada fabriko. Posttagmeze la gastoj ricevis lecionon pri salsa‑dancado.
Kutimo aŭ ne-kutimo… tiel estas la demando !
Tiu Kultura tago ne estis kiel kutime, ŝajnas. Fakte, mi ne scias. Estis mia unua okazo. Sed mi aŭdis ke ni ne vizitis urbon kaj muzeon kiel kutime. Ankoraŭ, kelkaj preskaŭ plendis, ke ili ne sentis la ĉokoladon dum la vizito al la ĉokolada fabriko… jes, la vivo ŝanĝiĝas. Veghel ne estas tiel alirebla kiel antaŭ kelkaj jaroj, kiam nutraĵproduktado ne estis tiel strikte kontrolita kaj kiam bovinoj paŝtis en la herbejoj tie.
Mi ridetas, sed, ja, la vivo ŝanĝiĝas tiel pli rapide ol niaj antaŭjuĝoj, malfeliĉe !
Do, fakte, mi ŝatis, ke mi ne sonĝis pri odoro de ĉokolado kiel « devus esti « kutime » » sed mi estis scivolema pri insektoj. Kaj tiel, al mia granda surprizo, mi malkovris belegan kampon da floroj. Mi neniam antaŭe vidis tian abundon da junaj floroj de tia diverseco. Mi dirus, ke mi neniam imagis, ke ĉi tiu sperto, la malkovro de tia diverseco, estus tiel altvalora por mi.
Estis TRE granda malkovro. Agrablega ĝojo : diverseco de insektoj, kaj de vivmanieroj, diversecoj de plantoj, de koloroj, de malpezecoj, altecoj, ktp.
Mallonge, amaso da diferencoj, por subteni vivon (de insektoj, plantoj kaj arboj, kaj finfine nia propra)!
Mi ne nur lernis pri la natura vivo, sed ankaŭ relernis kiel danci salson ĉirkaŭ dek jaroj poste. Salso ankaŭ estas kulturo, ĉu ne ?
Estis ŝanco por ni ĉiuj senti nin iom pli junaj. Mi eĉ vidis iun, kiu aspektis 20 jarojn pli juna, kun kelkaj ŝvitgutoj en la anguloj de la okuloj kaj larĝa rideto. Ĝi pruvas al mi, ke kulturo ne temas nur pri muzeoj, sed estas ĝojo!
Marilyn Droog
Sube fotoj de la tago.





























(Fotoj: Foppe-Klaas)
Sube fotoj pri la vizito al la Ĉokoladofabriko.






(Fotoj: Ineke Emmelkamp)
En Google estas pli fotoj pri la Kultura Tago en Veghel.

(Fotoj: Yves Nevelsteen kaj An Olijslagers)