
Harm, Paweł kaj mi partoprenis la vadmaran ekskurson al Amelando la 6-an de septembro 2026.
Temis pri kvarhora marŝado tra distanco de 15 kilometroj. Grandaj konkoj tranĉas mian haŭton. Malgrandaj konketoj nestis sin en miaj ŝtrumpetoj, kaj mi sentas ilin ĉe ĉiu paŝo. Kiu estas la plej bona vojo tra la ŝlimo? Ĉu mi sekvu la antaŭ mi marŝantan homon aŭ elektu alian vojon, kie mi malpli profunde enfalos en la ŝlimon? Ĉi tie necesas atenti por ne fali. Tiam mi estus kovrita de koto de la kapo ĝis la piedoj. Mi esperas, ke mi ne fiksiĝos en la ŝlimo. Feliĉe, post la transiro de la kanalo, helpemaj brakoj tiras min reen sur la sablobankon.
Inter ni ni parolas Esperanton, kaj kun la aliaj migrantoj mi parolas nederlande pri niaj kunuloj, pri la preĝejo kaj pri Esperanto. Ĉirkaŭ ni etendiĝas vasta ebeno de ŝlimo kaj akvo kun kilometroj da panoramo. Alveninte al Amelando, ni unue plonĝas en la Nordan Maron kaj poste komencas la vojaĝon hejmen.
En la venonta numero de Fenikso aperos pli ampleksa raporto pri ĉi tiu ekskurso.