Feriaj spertoj

En la 13a de septembro ni kunvenos en « De Koopermoolen » en Amsterdamo kaj samtempe per ZOOM. Tempo : de la 13a-15a horo (mezeŭropa tempo).

Temo: viaj feriaj travivaĵoj. Kompreneble ni scivolas pri viaj spertoj kiel partoprenanto de  Esperanto-kongreso : la Universala Kongreso en Graco (Graz, Aŭstrio), la Internacia Junulara Kongeso en Tiana (Katalunio), k.t.p. Sed ankaŭ renkontiĝoj en aliaj landoj. Kompreneble ni ankaŭ ŝatus aŭdi spertojn se ili tute ne rilatas al Esperanto. Kiel vi pasigis la varmegan someran periodon ?


Venu al “De Koopermoolen”, Warmoesstraat 3-5 Amsterdamo. Se vi ne povos veni: eblos partopreni per ZOOM: https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=84878990139
Kunven/Vergadering-ID: 488 208 5646
Pasvorto/Wachtwoord: 1994b