Jarkunveno majo 2025

Dum la posttagmezo, la 10-an de majo 2025,  okazis la membrokunveno. Vi certe legos la oficialan raporton aliloke, sed ĉi tie kelkajn fotojn.

La Verloren van Themaat-premion ricevis Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma (kantogrupo Kajto). En 2024 ili multe koncertis kaj preskaŭ ĉie ili parolis pri Esperanto. En Frisa gazeto aperis longa artikolo kaj krome  estis du intervjuoj en la Frisa Radio. Ili meritis ricevi la premion. Ili prezentis la kanton Ĉi Tiu Tag’. Ĉiuj ĉeestantoj kantis la kanton entuziasme! Poste Ankie kaj Nanne  rapide foriris, ĉar du koncertoj en Frislando atendis ilin!

Ĉi Tiu Tag’

Estis studento el Kampen, kiu interesiĝis pri Esperanto. Li parolis kun kelkaj el la ĉeestantoj.

Loes Demmendaal forlasis la estraron kaj Kees Neeft iĝis nia kasisto.

Fotoj de Katalin Kovats kaj Ineke Emmelkamp
Ineke Emmelkamp