
Kiel provizi psikoedukadon pri aŭtismo en la nederlanda sanprizorga sistemo
Ĉu vi scivolas kiel homoj aŭtismaj povas pli bone kompreni kaj mastri siajn vivojn kaj lokon en la socio? Venu aŭskulti Mariska de Jonge, registrita mensa konsilisto – profesio kiu ekzistas nur en Nederlando.
Dum ĉi tiu posttagmezo, Mariska donos enrigardon en sian laboron, per kiu ŝi gvidas homojn, kiuj ĵus ricevis diagnozon de aŭtismo. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ofertas psikoedukadon por ke klientoj povu pli bone kompreni sin mem kaj siajn defiojn. Ĉi tiu informaro estis tradukita en Esperanton speciale por ĉi tiu okazo.
Aŭtismo estas denaska neŭrodiverseco kaj ne iu malsano, kiun oni povas “kuraci”. Sed ekkomprenante kiel aŭtismo manifestiĝas en ili mem, homoj kun aŭtismo povas pli bone trovi sian vojon en la socio.
Do: venu al De Koopermoolen en la 13a de julio aŭ partoprenu ĉi tiun kunvenon per ZOOM. Vi estas kore bonvena(j).
Kunvenadreso: Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo, apud centra stacidomo.
Por tiuj kiuj partoprenos la kunvenon per ZOOM:
Tempo: 13a de julio 2025 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=82174975309
Kunven-ID: 488 208 5646; Pasvorto: 1994b
Bonvolu ĝustatempe enŝalti!
Testi vian scion pri Amsterdamo
En la pasinta kunveno okazis kvizo pro la 750-jara ekzistado de Amsterdamo. Vi povos testi vian scion, ĉar vi povos peti la kvizon al Bert. Ludu grupe! La ĝustajn respondojn vi povos ankaŭ ricevi.
De la 19a – 26a de julio 58-a Internacia Kongreso de Edukado – Esperanto ILEI en Beogrado, Serbio. Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj
De la 21a – 31a de julio en Baugé-en-Anjou, Kastelo Greziljono, Francio : la 46-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF). Trankvilo kaj ripozo en kastelo meze de granda parko
De la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto okazos la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio. Pli da eventoj en la retejo Eventa Servo