
An Olijslagers veturis per nokta trajno al Graz, kie ŝi reprezentis Esperanto Nederland dum la movada foiro. Kun krokodilo kaj nederlandaj “dropjes” ŝi tuj altiris multe da atento!
Ni iris duope per nokta trajno de Essen (Germanio) al Graz. La trajno jam malfruis 2 horojn kaj sekve ni maltrafis nian sekvan trajnon en Salzburg venontmatene. Ni povis ŝanĝi nian bileton por la sekvonta trajno, sed ĝi estis plenplena. Feliĉe ni tamen trovis sidlokon. Do ni alvenis kun 3 kaj duona horoj de malfruo. Sed ni tamen povis ĉeesti la movadan foiron, kie mi reprezentis Esperanto Nederland kun 2 aliaj volontuloj. Mia krokodilo ricevis multe da atento (kion ĝi tre ŝatis), kaj ankaŭ la nederlandaj “dropjes” estis sukcesaj. (Nur la Azianinoj ne ŝatis ilin) Dum la semajno mi partoprenis 3 ekskursojn:
– Lunde mi esploris Graz (Panoramo de Graz) kaj vizitis la kastelon Schlossberg. La ĉiĉerono rakontis multe pri la historio de la kastelo.
– Merkrede ni iris buse al Maribor (Slovenio). Partoprenis preskaŭ 90 personoj. La urbocentro estas tre bela kaj havas riĉan historion. Ni ankaŭ vizitis “Jeruzalemon” kaj la plej malnova urbeto “Ptuj”.
– Vendrede mi partoprenis al la ekskurso al Kastelo Eggenberg. En la kongresejo mem mi sekvis kelkajn sciencajn prelegojn. Sed la plej impona estis la malfermo (dimanĉe) kaj la solena fermo (sabate) en la tre bela kaj riĉe ornamita koncertejo. (Zamenhof-salono) La reprezentantino de la urbo estis tre entuziasma kaj eĉ parolis al ni en Esperanto. En la Zamenhof-salono okazis ankaŭ la koncertoj kaj la Nacia vespero kaj la Internacia vespero. Mi esploris ankaŭ iomete la urbon Graz mem. Estis facile trovi restoraciojn en la ĉirkaŭaĵo de la kongresejo. Ĉiuvespere mi manĝis kun alia grupo de konatoj: nederlanda grupo, belga grupo, germana grupo. Iam mi lunĉis eĉ kun ne-konata Esperantisto. Estis Franca vidhandikapulo kun 2 akompanantoj. Ili ne parolis Esperanton, sed raportis al la viro ke tie kaj tie sidis Esperantisto. Li komencis babili kun mi kaj finfine mi sidis ĉe ilia tablo por manĝi kaj babili. Tio estas la ĉarmo de internacia kongreso: Oni povas iri tien sola, sed neniam estas sola (krom se vi mem elektas esti sola). Mi tre ŝatis la tutan semajnon, krom unu grava rimarko: Estis ĉiutage 35 ĝis 38 gradoj. Tro varme por multe fari, sed en la kongresejo estis sufiĉe freŝe. Eble estas bona ideo iri al Melborno venontjare, ĉar tie estos vintro tiam. Mi ankoraŭ pripensos …
An Olijslagers




