
Pri imperiismo kaj postkoloniismo en la junulara Esperanta gazetaro dum la Malvarma Milito
Kunveno de la amsterdama rondo en la 11a de oktobro per ZOOM, 13a-15a h.
La Unua Libro starigis lingvan ideologion por pravigi la bezonon de tiu ĉi planlingvo. Prezentante la hegemoniajn naciajn lingvojn (kiel la francan kaj la anglan) kiel imperiismajn, Esperanto fariĝis, kontraste, egaleca, internacia kaj “neŭtrala”. Tiu percepto iĝis grava denove dum la Malvarma Milito, kiam esperantistoj prezentis la lingvon kiel politike neŭtralan alternativon al la “imperiismaj” angla kaj rusa lingvoj.
Guilherme Fians argumentas, ke analizo de ĉiutaga lingvouzo en la Esperanta gazetaro povas pli detale montri, kiel “neŭtraleco” ludis gravan rolon dum la periodo de la Malvarma Milito. Pere de arkiva kaj etnografia esploro pri junularaj Esperanto-revuoj eldonitaj inter 1963 kaj 1975, li analizas, kiel redaktoroj kaj aŭtoroj en la gazetaro aliris la “Trian Mondon” kaj postkoloniismon kiel klopodojn neŭtraligi Esperanton kaj ekstereŭropigi Esperantujon.
Guilherme Fians estas docento pri Socia Antropologio en la Universitato de Manĉestro kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj de UEA (CED).
Kunveno de la amsterdama rondo en la 11a de oktobro per ZOOM, 13a-15a h. Vi povos aliĝi al la kunveno per jena ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=86170939018
Vergadering/Kunven-ID: 488 208 5646; Wachtwoord/Pasvorto: 1994b