Winnie-la-Pu fariĝas centjara

Winnie-la-Pu fariĝas centjara: UEA lanĉas unujaran legokampanjon

La 14-an de oktobro 2026 pasis ĝuste cent jaroj ekde la unua eldono de Winnie-the-Pooh, la fama infanlibro de la angla verkisto A. A. Milne. Por festi tiun jubileon, Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas unujaran legokampanjon ĉirkaŭ la Esperanta traduko de la verko, Winnie-la-Pu. La kampanjo daŭros ĝis oktobro 2027 kaj inkluzivos specialajn ofertojn, artikolojn kaj komunajn leg-agadojn.

Speciala oferto ĉe la Libroservo de UEA

Dum oktobro 2026 eblas aĉeti Winnie-la-Pu ĉe la Libroservo de UEA kun triona rabato: la prezo estas nur 8,20 eŭroj anstataŭ la kutimaj 12,30 eŭroj. La rabato validas ankaŭ por unuopa ekzemplero.

La libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA⁠.

UEA instigas ankaŭ Esperanto-klubojn, landajn asociojn, kursojn kaj bibliotekojn organizi komunajn mendojn. Tio povas faciligi la sendadon kaj samtempe doni okazon por komuna legado kaj aliaj lokaj agadoj.

Lingva lerteco kaŝita en ŝajne simpla rakonto

Kial Winnie-la-Pu estas interesa ne nur por infanoj, sed ankaŭ por Esperanto-parolantoj kaj tradukemuloj?

La rakonto pri la Urso de Tre Eta Cerbo kaj liaj amikoj en la Centakrea Arbaro estas plena je vortludoj, kantoj, inventitaj nomoj, infanaj miskomprenoj kaj strangaj rezonadoj. Kio unuavide ŝajnas simpla infanlibro, fakte prezentas multajn lingvajn defiojn al la tradukanto.

Kiel transdoni la humuron de la originalo en alian lingvon? Kiel konservi la ludon per vortoj kaj la ĉarmon de la roluloj? La Esperanta traduko montras, kiom da kreemo povas esti bezonata por fidele transdoni ne nur la signifon de la teksto, sed ankaŭ ĝian etoson kaj humuron.

Legoseminario kadre de la Virtuala Kongreso

Ankaŭ la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto kontribuos al la jubileaj festoj. Fine de novembro okazos speciala legoseminario pri Winnie-la-Pu, gvidata de Fernando Maia Jr., prezidanto de UEA.

La partoprenantoj kune legos kaj priparolos elektitajn fragmentojn de la libro, aparte atentante ĝian lingvan humuron kaj la solvojn trovitajn en la Esperanta traduko.

Por plene partopreni la seminarion, estas konsilinde mendi la libron jam nun, por ke ĝi alvenu ĝustatempe.

Informoj pri la kongreso troviĝas ĉe la retejo de la Virtuala Kongreso de Esperanto⁠.

Legado por ĉiuj

Ĉu vi jam posedas Winnie-la-Pu aŭ ankoraŭ ne konas ĝin, vi estas bonvena partopreni la kampanjon. La celo estas ne nur instigi al legado, sed ankaŭ krei okazojn por renkontiĝi, interŝanĝi ideojn kaj ĝui la riĉecon de Esperanto.

La kampanjon subtenas la Fondaĵo Claude Nourmont. Per donacoj eblos financi ekzemplerojn por homoj, kiuj deziras partopreni la legadon, sed ne povas mem aĉeti la libron pro ekonomiaj kialoj. Donaco de 20 eŭroj povas kovri la koston de unu ekzemplero, inkluzive de sendokostoj.

Cent jarojn post sia unua apero, la Urso de Tre Eta Cerbo daŭre invitas nin eniri la Centakrean Arbaron. Per Winnie-la-Pu ni povas ne nur ĝui amuzan rakonton, sed ankaŭ esplori la eblecojn de Esperanto kaj malkovri kiel lingva kreemo povas vivigi literaturon.

Aliĝu al la legokampanjo kaj festu la centjariĝon de Winnie-la-Pu per legado, malkovrado kaj komuna ĝuado de Esperanto!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1340 (14-a de oktobro 2026). La teksto estis redaktita kaj adaptita por la retejo de Esperanto Nederland.