
ĈU NAĜI AŬ DRONI AŬ NAVIGI EN LA INFORMA OCEANO?
la kunveno akazos a 15an de novembro per ZOOM!
Ĉu ĝi okazas kiel parto de La Amsterdama Rondo?
Ĉiam pli da informoj atingas nin nuntempe. Se vi rigardas al la homoj en via ĉirkaŭaĵo, ekz.e en la trajno aŭ buso, ili preskaŭ ĉiuj rigardas sian poŝtelefonon kaj ne atentas la aliajn homojn. Antaŭ nelonge oni povis vidi afiŝojn en atendejoj de publika transporto, kiuj instigas vin alparoli tute fremdajn personojn kaj paroladi kun ili. Homoj vivas en sia “bobelo”.
Sed la demando restas: kial tiom da homoj estas tiom absorbitaj de la informfluo kiu ĉiutage venas al ili. Ĉu ili navigas en tiu informa oceano kaj se jes, kiel? Aŭ ĉu oni simple dronas en tiu oceano kaj esperas ke nenio malhelpos pluan agadon?
Kiaj estas viaj spertoj? Kaj rimedoj!
Pawel Fischer-Kotowski enkondukos la temon kaj vi povas diri kiel vi sukcesas postvivi en la nuna informa oceano..
La kunveno okazos la 15an de novembro, de la 13a ĝis la 15a horoj. Atingebla per ZOOM:
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=88306803794
Kunven/Vergadering-ID: 488 208 5646
Pasvorto/Wachtwoord: 1994b