
Ekde longa tempo ŝajnas, ke la angla estas la fakta tutmonda lingvo. Ĉu vi moviĝas en la mondo de amuzo, komerco aŭ scienco: ĉie la angla estas ĉirkaŭbrakata. Ideoj el la deknaŭa jarcento, kiel Esperanto, ŝajnas malaktualaj. Sed lastatempaj mondaj evoluoj, kaj teknikaj novigoj kiel artefarita inteligenteco, levas la demandon: ĉu vere estas justa kaj demokrata akcepti la lingvon de unu sola kulturo? Ĉu pli vasta rigardo eblas?
La debato estas senpaga. Oni povas ĉeesti ĝin en Amsterdamo aŭ per Interreto. Aliĝo tamen necesas.