En memoro pri Wim Jansen

Vendredon, la 2-an de februaro 2024 mortis la fama nederlanda esperantisto prof. dr. ir. Wim Jansen en la hospitalo Alrijne en Leiderdorp, ĉirkaŭata de siaj proksimuloj.

Wim Jansen estis laŭprofesie kosmo-inĝeniero, sed li ĉiam havis specialan intereson por lingvoj. Esperanto ludis gravan rolon en lia vivo, kaj kiam li estis pli juna, li dum tempo estis prezidanto de la asocio por junaj nederlandaj esperantistoj NEJ.

Danke al Esperanto li ankaŭ konis sian edzinon Marisa, pro tio ankaŭ la itala fariĝis parto de lia vivo. Poste li plenumis diversajn rolojn, interalie kiel estrarano por la asocio Esperanto Nederland.

Wim Jansen povis uzi ankaŭ siajn komunikadajn kapablojn en sia laboro por la ESA (Eŭropa Kosma Agentejo) en Noordwijk, sed ĉirkaŭ sia kvardeka jaro li decidis, ke li ankaŭ volas sekvi akademian lingvostudon. Li elektis la baskan, kiun li studis en Lejdeno ĉe la fama baskologo Rudolf de Rijk. Kelkajn jarojn poste, li ankaŭ komencis doktoriĝan projekton ĉe la Universitato de Amsterdamo, kie li verkis doktoran disertaĵon pri la vortordo en Esperanto, temo kiun li alproksimiĝis science per diversaj manieroj. Ĉio ĉi finfine rezultis en speciala profesoreco ĉe la sama universitato, kie li inter 2002 kaj 2013 okupis la katedron de Interlingvistiko kaj Esperanto. La estraro de Esperanto Nederland dankeme rememoras la multon, kiun Wim faris por Esperanto kaj por nia asocio. Niaj pensoj iras al Marisa kaj aliaj parencoj.