
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun granda ĝojo anoncas, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio, de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027. Post la sukcesaj kongresoj en Montrealo (2022), Torino (2023), Aruŝo (2024), Brno (2025) kaj Graz (2026), la Esperanto-movado denove transpaŝos kontinentojn por celebri sian plej gravan jaran renkontiĝon.
La UK en Melburno havos apartan historian signifon: ĝi estos nur la dua Universala Kongreso en Oceanio, post la memorinda kongreso en Adelajdo en 1997. Tiel, ĝuste 30 jarojn poste, la Esperanto-movado revenos al la kontinento. Tiu reveno simbolas la forton kaj daŭripovon de la internacia lingvo kaj klare montras la engaĝiĝon de UEA por certigi, ke la UK restu vere tutmonda evento.
Melburno, la ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj dinamika kultura centro de Aŭstralio. Ĝi estas konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inter kiuj elstaras la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj ĉiujare gastigas multajn festivalojn kaj internaciajn eventojn. Inter ĝiaj elstaraj vidindaĵoj troviĝas ankaŭ la en la listo de Unesko enskribita Royal Exhibition Building kun la Carlton Gardens.
La urbo proponas abundon da turismaj spertoj: la riveron Yarra, la historian Queen Victoria Market, la marbordan kvartalon St Kilda, buntajn stratetojn plenajn je kafejoj kaj strata arto, kaj rimarkindan gastronomian diversecon. Loke Melburno estas ofte karesnomata “Melbs”.
UEA kun respekto agnoskas, ke Melburno/Narrm situas sur la tradicia tero de la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas hejmo de aborigena historio daŭranta almenaŭ 40 000 jarojn. Tiu nomo reflektas profundan kulturon kaj fortan ligon al la tero, la akvo kaj la kreorakontoj de la lokaj popoloj.
Melburno disponas pri tre bona infrastrukturo por internaciaj aranĝoj: moderna kongresejo, efika publika transportreto, vasta gamo de loĝeblecoj kaj malferma, gastama kultura etoso. Pro tio UEA kun plezuro akceptis la inviton de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj la Melburna Esperanto-Asocio (MEA), al kiuj UEA esprimas sian sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno jam dum jardekoj funkcias kiel grava centro de la loka movado.
Ĉu ankaŭ vi partoprenos? Dank’ al specialaj subvencioj akiritaj de la lokaj organizantoj kaj la Kongresa Fako, la kongreso okazos iom pli frue ol kutime: la 112-a UK estos de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027. UEA rezervos ekskluzivan rabatitan kotizon por tiuj partoprenantoj, kiuj ĉeestos la 111-an UK en Graz kaj jam dum tiu kongreso aliĝos al la 112-a UK en Melburno/Narrm. Tiel oni celas doni plian instigon kaj oportunon al fidelaj kongresanoj, kiuj partoprenas sinsekvajn UK-ojn.
La reta aliĝilo por la 112-a UK aperos komence de la 111-a UK en Graz. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 111-a UK, vi povas facile tion fari per la reta aliĝilo ĉe: https://uk.esperanto.net