Dimanĉe, la 11an de januaro, je la 13a horo, kunvenos la amsterdama rondo.
Pro la vetercirkonstancoj la kunveno de la amsterdama rondo okazos nur per ZOOM, ne en De Koopermoolen.

La pasintan fojon ni prezentis librojn legitajn. Federico Gobbo rakontas pri tio en sia blogaĵo:
https://open.substack.com/pub/federicogobbo/p/sinkronecoj-okaze-de-la-libro-tago
En la unua kunveno en la nova jaro ni parolos pri viaj memoraĵoj pri 2025. Okazis la virtuala Esperanto-kongreso (VK) la 4a-7a de decembro. Ĉu vi sukcesis partopreni tiun kongreson? Se jes, kiujn impresojn vi havas? En la 4a de decembro samtempe okazis intima adiaŭa ceremonio por Rob Moerbeek, kiu ofte partoprenis niajn kunvenojn, ĉu fizike, ĉu zume. Kelkiuj povos rakonti pri kien iris liaj multaj libroj.
Sed ni rigardos ankaŭ al la estonteco: kiujn planojn vi havas por 2026? Ĉu vi havas ideojn por pli bone konatigi Esperanton inter la vasta publiko?
Vi povas partopreni la kunvenon ankaŭ per ZOOM :
Tempo: 11a de jan. 2026 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=81748762410
Kunven-ID: 488 208 5646
Pasvorto: 1994b
El la listo de Eventa Servo ni mencias tri kunvenojn
Se vi ŝatus iom da varmo : de la 11a-17a de januaro la Aŭstralia kaj Novzelanda Kongreso en Auckland, Nov-Zelando. Okazos ankaŭ kursoj. Inf. : https://esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso/
De la 20a-22a de februaro okazos Belga Esperanto-Studsemajnfino en De Iep, Ieper, Flandrio. Inf.: piet.glorieux@gmail.com
La 15a Himalaja Internacia Renkontiĝo en Nepalo okazos de la 26a de februaro ĝis la 8a de marto. Inf.: nespa.1990@gmail.com.