
La unua NEJ-tago de la nova jaro okazos la 15-an de februaro en Best (Nord-Brabanto)!
La tago komenciĝos per la loka karnavala parado, post kio ni kune iros al la bestoĝardeno BestZoo🐒. Ni finos per manĝo ĉe la fama McDonald’s de Best.
Partopreno en la NEJ-tago estas senpaga, sed vi mem aĉetu enirbileton por la bestoĝardeno (https://bestzoo.nl/prijzen/).
Gravaj informoj:
Kunportu vian propran biciklon, aŭ uzu publikan transportbiciklon🚲
(https://www.ns.nl/deur-tot-deur/ov-fiets). Por alternativa transporto, bonvolu kontakti nin! [ info@esperantojongeren.nl ]
Programo:
- 12:30 Renkontiĝo ĉe la trajnstacio de Best (bv sciigi nin se vi
partoprenos) - 13:00 Karnavala parado
- 14:00 BestZoo
- 17:30 McDonald’s
- 18:30 Fino de la programo
Amuza fakto:
La McDonald’s en Best akiris tutmondan famon per giganta, 10 m alta statuo de Michael Jackson🕺, kiu staris en la parkejo ĝis 2019. Ankoraŭ hodiaŭ, la “restoracio” havas unikan retroecan internan aspekton.