TAGO DE ESPERANTO

La 26-an de julio ni festas la Tagon de Esperanto, datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto antaŭ 139 jaroj. Esperanto naskiĝis kun simpla, sed profunde aktuala celo: alproksimigi homojn per komunikado je egalaj kondiĉoj. Pli ol planita lingvo ĝi reprezentas internacian movadon subtenatan de volontula laboro, kunlaboro kaj respekto inter kulturoj.

Volontulado estas unu el la kolonoj de esperantaj organizoj tutmonde samkiel respekto por la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj ankaŭ, nuntempe, klopodo kontribui al la 17 Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo. La laboro de tiuj organizoj antaŭenigas internaciajn retojn de solidareco, inkluzivigo, kunlaboro, redukto de malegalecoj kaj fortigo de tutmondaj partnerecoj.

Ekzemple, volontula instruado de la lingvo Esperanto por redukti lingvajn barojn kaj plilarĝigi aliron al lernado kontribuas al celo numero 4 pri edukado. Simile, ni kunlaboras kun celo numero 16 (Paco, Justeco kaj Fortaj Institucioj) per antaŭenigo de interkultura dialogo bazita sur egaleco inter popoloj kaj konektado de homoj sen lingva imperiismo, en la konstruado de kulturo de paco.

Konstrui pli bonan, pli justan kaj pli daŭripovan mondon por ĉiuj dependas ne nur de publikaj politikoj, sed ankaŭ de la volontula engaĝiĝo de civitanoj, kiuj decidas kunlabori por la komuna bono. Unuigante volontuladon, edukadon kaj interkulturan dialogon, Esperanto daŭre montras, ke ĉi tiu konstruado estas kolektiva klopodo. Kiel emfazis la nuna Prezidanto de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, Annalena Baerbock, ni estas “pli bonaj kune”.

Ni invitas la tutan internacian komunumon sperti kun ni la uzon de Esperanto kiel ilo por konstrui kunlaboron bazitan sur universala egaleco kaj valorigo de diferencoj. Ni renkontiĝos en Graz, Aŭstrio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto en la 111-a Universala Kongreso de Esperanto.

Afiŝoj en aliaj lingvoj troveblas ĉi tie.

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1312
2026-07-10