Universala Kongreso de Esperanto

foto Bert de Wit


VARMEGAJ IMPRESOJ EL LA 111-A UK EN GRAZ (1a-8a de aŭgusto 2026)

Graz estas la dua urbo de Aŭstrio laŭ nombro da loĝantoj. Ĝi havas universitaton kun 60.000 studentojn. La urbo havas belajn monumentojn, la interno de la centro de la urbo estas oficiala monda trezoro de UNESKO. En la kongreso oni cetere ankaŭ parolis pri kiel tri landoj povis akiri la permeson de UNESKO nomi siajn Esperantaĵojn monda kulturrezoro. La kongresejo estas bela monumento el la deknaŭa jarcento kaj la Stefaniënsaal (salono Zamenhof) en ĝia interno estas uzata por koncertoj kutime. La aŭstraj komponistoj “rigardas” vin de supre se vi sidas en la salono. Granda orgeno dominas la spacon kaj dum la kongreso oni povis aŭdi koncerton per tiu orgeno far juna orgenisto William Gross kaj kelkajn kantojn de sopranino Linda Le Nepveu. Cetere okazis vendrede tre bona prelego pri aŭstraj virinaj komponistoj pri kiuj mi neniam aŭdis. Ne nur la vivhistorion de tiuj komponistinoj oni aŭdis, sed ankaŭ fragmentojn el sonatoj kaj simfonioj de ili komponitaj.Al la kongreso aliĝis ĉ. 1140 personoj el pli ol 62 landoj. Menciindas ke dum la kongreso Ans Bakker fariĝis honora membro de UEA samkiel Paul Peeraerts.

foto Bert de Wit

Dum la ferma ceremonio Tianjina Esperanto-Asocio ricevis Diplomon pri Elstara Agado. I.a. okaze de la jaro de la ĉevalo kontribuis al tiu agado prof.o Federico Gobbo (kaj via raportinto). La kongresa kuriero estas legebla per: uk.esperanto.net/2026/kuriero. Oni trovos ankaŭ la kongresan foton en la Stefaniënsaal.

Graz estas inter Esperantistoj konata pro la fakto ke jam antaŭe okazis tie Esperanto-kongresoj. En Graz troviĝas Esperanto-Platz kaj Esperanto-monumento kiu datiĝas de la tagoj kiam Ivo Lapenna provis starigi konkurencan al UEA t.n. neŭtralan movadon.
Nun la Esperantistoj plantis arbon (platanon) en la urba parko, kiu espereble postvivos la sekan periodon kiu ankaŭ trafas tiun parton de Aŭstrio. Mi notis ke en la urbo estas diversloke arbustoj kaj arboj kiujn oni eĉ en varmegaj cirkonstancoj provizas per sufiĉa akvo. La temperaturoj en tiu semajno estis inter 34 kaj 37 ̊ C, sed feliĉe en la kongresejo kaj en la busoj estis klimatiziloj.

foto Bert de wit

Mi partoprenis tri ekskursojn: unu al Stift Rein (abatejo) kaj la subĉiela muzeo en Stübing (merkrede) kaj dua al stratarto en Graz (vendrede). Tria ekskurso estis gvidata Graz-ekskurso en dimanĉo kun amuza traduko far s.rino Schlapsi.

Pri la vizito al Stift Rein: plej malnova benedikta kaj poste cisterciana abatejo fondita en la 12a jarcento. Interese estas ke la monaĥoj produktis sufiĉe da manĝaĵoj kaj medicinaĵoj por si mem kaj aliaj. Ili havas barokan preĝejon nun, sed tiu estas konstruita sur la bazo de pli malnova preĝejo en la 17a jarcento. Ni vidis la internon de la abatejo kaj la preĝejo kaj unu el la monaĥoj en la preĝejo preĝis Patro Nia kun kongresanoj kristanaj. Estas multaj libroj malnovaj en la monaĥejo, kiuj estas bone prizorgataj de la restantaj monaĥoj (8). En la ejo estis ekspozicio “Flora et Labora” pri la ĝardenoj kiujn la monaĥoj havis dum la jarcentoj (kaj kiel tio ŝanĝiĝis).

foto Bert de Wit

La subĉiela muzeo en Stübing prezentis plurajn domojn el la antaŭa tempo el diversaj regionoj de Aŭstrio. Ni ricevis klarigon pri la iloj kiujn la kamparanoj uzis kaj kiujn produktojn ili vendis. Apud la domoj estis malgrandaj ĝardenoj de la domposedantoj. Ni vidis kiel aspektas la plej pompa ĉambro en la kamparana domo, en kiu oni akceptis ekz.e aŭtoritatojn kiuj kontrolis la enspezojn (imposto!). Malnova akvomuelilo ankaŭ apartenas al la muzeo. Oni povas aĉeti malnovspecajn dolĉaĵojn porinfanajn kaj oni montris malnovmodajn sapomarkojn, k.t.p. Same kiel en Openluchtmuseum en Arnhem. Malgraŭ la varmego ni tamen povis ĝui la klarigojn de la loka gvidanto, lerte tradukitajn de Lars.

Pri stratarto: La ekskurso ne okazis en la centro de la urbo, ĉar tie oni ne deziras grafitiojn. Nur en la parto kie ne loĝas la plej riĉaj homoj. De la ponto ni sekvis la vortojn kiuj troviĝas sur la trotuaro kaj estas prenitaj el libro de rabeno kiu dum Kristallnacht (la detruo de judaj butikoj kaj sinagogoj en novembro 1938) estis grave vundita kaj lasita de la nazioj por morti, sed tamen postvivis kaj povis eskapi al Britio. En la kvartalo okazis konkurso de grafitiaj konatuloj el diversaj landoj. Oni vidas la murpentraĵojn de pluraj el ili, i.a. de artisto el Bosnio-Hercegovino, kiu atentigas per la nombro sube pri la viktimoj de genocida murdo en la naŭdekaj jaroj en Sebrenico.
Kelkaj murpentraĵoj estas faritaj laŭ bezono de loka loĝanto aŭ la urbestraro. La urbestraro maldekstra volis senigi sin de iuj nomoj de faŝismemuloj el pasinteco kiuj estis ankoraŭ en la stratnomoj kaj tiel estiĝis strato memore al Maria Stromberger kiu estis flegistino kiu memvole kuniris al koncentrejo Aŭsvic por helpi kiom ŝi ankoraŭ povis. En preĝejo en la sama kvartalo ni vidis kiel konata grafitiartisto pentris la murojn de la preĝejo kaj ŝanĝis ankaŭ la internon, ekz.e per spegultegita kolono, k.s.

Dum la horo dediĉita al la memoro de Rob Moerbeek gvidis Michaela Lipari. Parolis Otto Prytz (pri la blindaj geesperantistoj), Brian Moon (pri Rob en la komitato de UEA) kaj iu de la vegetarana asocio. Oni laŭtlegis la omaĝon far Jan Bemelmans kaj oni montris la filmitan omaĝon far Marc van Oostendorp. Komence estis mallonga filmeto en kiu Rob parolis pri diversaj aferoj, sidante en la biblioteko Hodler.

foto Bert de Wit

Kajto ankaŭ grave kontribuis al la kongreso per sia konata repertuaro, sed surprizis nin per novaj kantoj kiuj estiĝis el tute aparta kunlaboro de Kajto kun franca bardo Marcelo Redoulez kaj koreaj geesperantistoj. Tiel rezultis la “interkultura kaj teatra spektaklo” en la ĵaŭda vespero sub la titolo “sorĉe de verda stelo”, kiu daŭris unu kaj duonan horojn. Kajto ankaŭ kantis kun la koreanino (sopranino) Amira Chun (Chun Kun Ok).

La kongresa temo estis pri volontula laboro rilate al “daŭripova evoluigo” . Mi ĉeestis du kunsidojn, sed kredas ke la temo estas tro granda por trakti ĝin en bona maniero. Cetere mi jam antaŭe esprimis ke la termino “daŭripova evoluigoi” ne reflektas la norman karakteron de la koncepto, kiun oni diversmaniere povas interpreti. Oni baraktas por ion diri pri la diversaj (17) temoj, en kiuj la UN-komisiono disigis la koncepton, kiu fakte devus esti traktata integrale laŭ socia, ekonomia kaj medio(natur)protekta vidpunktoj. Tia divido estas taŭga maniero laŭ mi por garantii malefikecon de la rekomendoj.

Cetere, UEA jam publikigis gazetaran komunikon pri volontula laboro okaze de la tago de Esperanto, la 26a de julio: Gazetaraj Komunikoj de UEA.

Okazis multaj prelegoj pri sciencaj temoj, kiel IKU-prelego, aŭ kiel prelegoj en la scienca kafejo aŭ en SUS(scienca universitata sesio). La libro kiu aperis kun la prelegoj, ilustrita, estas havebla kontraŭ nur 19 €. Ekz.e la prelego de Bert de Wit, pri ĝardenstiloj tra la jarcentoj kaj tra la mondo.

Estis multaj volontuloj (kaj aŭstraj kaj alilandaj) kiuj helpis ĉe la kongresaktivaĵoj. Bedaŭrinde ne povis okazi tutsemajna infana kongreseto paralele. Tion la gepatroj nur eksciis lastmomente.
Venontjare okazos UK en Aŭstralio, kiun oni reklamis dum ĉi UK. Cetere estos ankaŭ eŭropa kongreso apud Marsejlo en Francio, dum Pentekosto.

Bert