Honora membro UEA Ans Bakker

Dum la Solena Inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Graz (2026) la komitato anoncis la decidon pri novaj Honoraj Membroj de UEA. Unu el ili estas Ans Bakker-ten Hagen. Ni kore gratulas ŝin kun tiu ĉi honora membreco.

Ans Bakker aktivas ankaŭ en la asocio Esperanto Nederland, al kiu ŝi aliĝis en 1958.

Ans Bakker-ten Hagen

S-ino Ans BAKKER-ten HAGEN naskiĝis la 26-an de februaro 1941 en Nederlando. Ŝi estas nederlanda esperantistino, dumviva membro de UEA kaj dumviva patrono de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
(TEJO). De pli ol kvar jardekoj ŝi apartenas al la plej fidelaj kaj sindediĉaj subtenantoj de UEA, precipe en la kampoj de administrado, financoj kaj organiza evoluigo.

Ŝi dum multaj jaroj kunlaboris kun sia edzo Hans Bakker, forpasinta Honora Membro de UEA, subtenante lian vastan
agadon por la internacia Esperanto-movado. Poste ŝi mem fariĝis unu el la plej aktivaj organizantoj de UEA. Inter 2001 kaj 2013 ŝi estis Komitatano A de UEA, kaj inter 2001 kaj 2007 ŝi servis kiel estrarano respondeca pri financoj kaj administrado. Dum tiu periodo ŝi aktive kontribuis al la modernigo kaj stabiligo de la administra laboro de la Asocio.

Ans Bakker-ten Hagen dum pli ol 20 jaroj estas membro de Societo Zamenhof kaj konstanta mecenato de UEA. Ŝi partoprenis en almenaŭ dudek naŭ UK-oj inter 1982 kaj 2024 kaj estis ano de la Lokaj Kongresaj Komitatoj (LKK-oj) de la UK-oj en Roterdamo, en 1988 kaj 2008.

Aparte grava estis ŝia rolo en Institucio Hodler ’68, kies laboron ŝi dum multaj jaroj kunordigis kaj subtenis ĝis la transdono de la havaĵoj de la institucio al UEA tiel, ke la fruktoj de jardekoj da laboro plu servu al la internacia Esperanto-movado.

Per sia longdaŭra organiza laboro, fidela subteno al UEA, sindediĉo al la financa fortigo de la Asocio kaj kontribuo al Institucio Hodler ’68, Ans Bakker-ten Hagen dum jardekoj laboris por stabileco kaj evoluo de UEA, ofte sen serĉi publikan rekonon. Nun la Estrarode UEA proponas distingi Ans Bakker-ten Hagen kiel Honoran Membron de la Asocio.