Studosemajnfinoj en 2026 kaj 2027

studosemajnfinoj en 2026 kaj 2027

En novembro 2026 ni denove estos en la naturamika domo Krikkenhaar en Bornerbroek, de la 6-a ĝis la 8-a de novembro. La unuaj aliĝoj jam alvenis — inter la partoprenantoj estas eĉ 11-jarulo! Do ne hezitu kunporti viajn infanojn aŭ nepojn: ju pli da junuloj, des pli agrable. Eble ni sukcesos formi veran grupon de junuloj sub 18 jaroj.

Kiel ĉiam, estos kursoj por ĉiuj niveloj, ekde tute komencantoj ĝis progresintoj.

La partoprenkotizo estas € 105 por membroj de Esperanto Nederland, NEJ aŭ alia landa Esperanto-organizaĵo; aliaj pagas € 115. Tio inkluzivas la kursojn, tranoktadojn, manĝojn, kafon kaj teon. Aliĝu kaj trovu pliajn informojn ĉe esperanto-nederland.nl/studieweekend.

Eblas ricevi subvencion. Ĉu vi ŝatus partopreni, sed la kotizo estas tro alta? Junuloj el Nederlando povas ricevi financan subtenon de Esperanto Nederland. Simple sendu mesaĝon al la organizantoj.

Ĉu plia nokto? Ankaŭ ĉi-foje ni luis la dometon ‘t Krikske ĝis lunda mateno, ĉar dimanĉe la kursoj daŭros ĝis la 15-a horo. Ĉu vi poste volas ankoraŭ unu tagon ĝui la ĉirkaŭaĵon kaj ripozi post la Esperanto-semajnfino? Tiam kontaktu Ineke.

Pli da privateco en Op den Haar. Tiu dometo jam estas luita de du novaj partoprenantoj.

Novaj vizaĝoj – novaj ideoj

Novaĵo por la vendreda vespero: prelego kaj diskuto.

La interna ideo kaj demokratio. De Zamenhof ĝis hodiaŭ: pri la du animoj de nia movado — la neŭtrala lingva ponto unuflanke kaj la strebado al egaleco aliflanke — kaj pri tio, kiel oni povas daŭrigi tiun malnovan revon per la rimedoj de la nuna tempo. Ne temas pri preta respondo, sed pri malferma invito: kion vi mem konstruus, kaj pri kio mi eble eraras? Resti por pludiskuti estas ne nur permesite, sed eĉ tre dezirate.

2027

Ankaŭ venontjare okazos du studsemajnfinoj. La unua estas planita por la paska semajnfino, de la 26-a ĝis la 28-a de marto 2027. Tio estas oportuna, ĉar lunde vi ja havas liberan tagon de la lernejo aŭ laboro. Kaj kiu volas, povas simple resti ankoraŭ unu nokton.

Vi verŝajne rimarkos novajn vizaĝojn: post dek jaroj la nunaj organizantoj transdonos la torĉon (aŭ la stelon) al aliaj. Dum la lasta studfinsemajno jam aliĝis tri novaj organizantoj: Ronald Schippers, Ron Winteraeken kaj Ineke Bourguignon-Slis. Se aliĝos ankoraŭ kelkaj, ni havos belan teamon de kvin aŭ ses personoj. Ĉu vi ŝatas kuiri? Ĉu vi volas scii pli? Tiam kontaktu Ineke E. Baldaŭ vi povos legi pli pri tio en Fenikso kaj en la retejo.

Ineke Emmelkamp