Diplomo UEA por Kajto

En la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz estis anoncita la disdono de diplomoj pri Elstara Agado kaj diplomoj pri Elstara Arta Agado por la jaro 2026.  

Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma – Kajto (Nederlando) pro ilia elstara kaj longdaŭra kontribuo al la muzika kaj literatura kulturo en Esperanto. Ekde la fino de la 1980-aj jaroj ili popularigas Esperanton per vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj originalaj komponaĵoj, kun vasta internacia koncertagado kaj pluraj albumoj.

Post la origina kvaropa periodo ili daŭrigis kiel duopo Kajto, konservante kaj renovigante unu el la plej konataj repertuaroj de Esperanta muziko. Ilia laboro, jam distingita per la FAME-kulturpremio en 2004, dum jardekoj kontribuis al la kultura prestiĝo, komunuma kantado kaj internacia videbleco de Esperanto.