
Vizitu kun NEJ la mondajn haventagojn en Roterdamo la 5-an de septembro!
Ĝuu la buntan programon kaj Roterdaman etoson kun aliaj Esperantistoj!
Programo
10:00 – Kolektiĝo ĉe Centra Oficejo (Nieuwe Binnenweg 176)
10:20-10:45 – Promeno al haveno
11:00-12:15 – Ŝipekskurso per “Spido” (20 €)
12:15-13:15 – Tagmanĝo en parko “Het Park”
13:15-16:30 – Maritiem Museum
16:30-17:30 – Promeno trans la Erasmus-ponto kaj ekspozicio “Hidrogena Inspirsperto”
17:30 – Fino de programo
Praktikaj informoj
Se vi planas veni, bonvolu informi nin per Discord, Telegram aŭ retpoŝto (info@esperantojongeren.nl) por ke ni sciu kiom da homoj partoprenos. Vi povas aĉeti propran bileton por la ŝipekskurso interrete aŭ ĉe la kaso. Ĉiuj aliaj programeroj estas senkostaj. Se vi ne volas partopreni la ŝipekskurson, vi povas renkonti nin dum alia programero. Por la tagmanĝo, kunportu propran manĝpakaĵon aŭ aĉetu ĉe la superbazaro.