Kultura Tago 2026

Venu al Veghel por observi abelojn aŭ viziti ĉokoladfabrikon!

Ni renkontiĝos tre baldaŭ, sabaton la 13‑an de junio 2026. La programo komenciĝos je la 11-a horo en Zalencentrum Van de Burgt (Prins Willem Alexander Sportpark 5, 5461 XL Veghel) kaj daŭros ĝis la 17-a horo. Eblas resti pli longe por grupa vespermanĝo.

Pri Veghel

Veghel (ĉ. 33 000 loĝantoj) troviĝas en Nord‑Brabanto, komunumo Meierijstad (ĉ. 85 000 loĝantoj). Ĝi situas ĉe la rivero Aa kaj la Kanalo de Vilhelmo la 2-a. La urbo estas konata pro sia forta industrio, precipe en la nutraĵa sektoro, kun entreprenoj kiel Mars Nederland, FrieslandCampina (DMV), Jumbo Supermarkten, Sligro Food Group kaj Hutten. La Noordkade estas industria heredaĵo kaj nuntempe la kultura koro de Veghel.

Kompleta programo de la Kultura Tago 2026

10.30 – Malfermiĝo de la salono (Zaal Dancing Queen)
11.00 – Akcepto de la gastoj kun kafo/teo aŭ alia trinkaĵo (po 2 kuponoj por persono)
11.30 – Gastparolanto kaj kelkaj vortoj de la prezidanto de Esperanto Nederland
12.00–12.30 – Lunĉo: supo, sandviĉoj (ankaŭ vegetara opcio) kaj trinkaĵoj (suko, lakto, akvo)

13.00–13.30 – Foriro: promenado al la insektogardeno aŭ al la ĉokoladfabriko
13.30–15.00 – Vizito al Insektogardeno Het Geerbosch aŭ al The Chocolate Factory (Noordkade)

15.00–15.30 – Reveno al la salono
15.30–15.50 – Salso-dancado (20 minutoj)
15.50–16.20 – Paŭzo
16.20–16.40 – Salso-dancado (daŭrigo – 20 minutoj)

17.00 – Fino de la oficiala programo
17.30 – Ebla daŭrigo: vespermanĝo ĉe DIS, Noordkade

Kotizo kaj aliĝo

La kotizo estas:

  • 28 € por membroj de Esperanto Nederland
  • 30 € por nemembroj

La kotizo ne inkluzivas la enirbileton de la ĉokoladfabriko (25 €) nek la vespermanĝon; tiuj estas aparte pagendaj. Trinkaĵoj kaj lunĉo estas inkluzivitaj.

Aliĝu per la retejo de Esperanto Nederland: Aanmeldformulier-culturele-dag.

Alveno kaj transporto

Per aŭto

Parkado surstrate estas senpaga. En kelkaj lokoj en la urbocentro validas bluaj zonoj (maks. 2 horoj), sed tio ne rilatas al la ĉirkaŭaĵo de la salono, la insektogardeno, la ĉokoladfabriko aŭ la restoracio.

Per publika transporto

El ’s‑Hertogenbosch (trajnstacio) – buso 158

Foriro je: 09.22 → 10.00 09.51 → 10.30 10.21 → 11.00

Elbusiĝu ĉe haltejo Middegaal (Veghel). Poste piediru ĉ. 250 metrojn.

El Eindhoven (trajnstacio) – buso 305 + 158

Buso 305 al Veghel: 09.13 → 09.35 09.43 → 10.05 10.13 → 10.35 10.43 → 11.06

Post 7 minutoj transiru al buso 158: 09.42 → 09.47 10.12 → 10.17 10.42 → 10.47 11.12 → 11.18

Elbusiĝu ĉe Middegaal (Veghel) kaj piediru ĉ. 250 metrojn.

Rigardo al 2027

Venontjare la Kultura Tago okazos en Wolvega (Frislando). Detaloj sekvos poste.

Bijen in het Geerbos

Een bijenverhaal van IVN‑Veghel Foto’s: Pieter van Breugel