Pentekosta studosemajnfino 2026


La suno brilis la tutan tagon. Pluraj lecionoj okazis ekstere. Entute 41 homoj tranoktis en la ĉefejo Krikkenhaar kaj la ’t Krikske.
La instruistoj estis Federico Gobbo, Frank van Hertrooij, Aleks Humet, Bert de Wit kaj Piet Glorieux. Ĉeestis kvar personoj kiuj lernas Esperanto en la nivelo 1. Antaŭe ili sciis apenaŭ ion pri Esperanto. Unu partoprenanto tuj post la renkontiĝo fariĝis membro. Bonvenon, Albert!
Bedaŭrinde Rob ne povis ĉeesti kaj instrui. Li malsaniĝis. Aleks anstataŭis lin. Ni subskribis bildkarton kaj deziras al Rob baldaŭan kaj bonan resaniĝon.
Mi kunportis multajn uzitajn librojn al Krikkenhaar. La familio Lathouwers kaj Wil van Ganswijk disponigis ilin. Ĉiuj havas la eblecon fari elekton. Tamen restis stoko. Feliĉe Aleks kaj Piet kunportis ilin al Flandrio kaj transdonos ilin al la Internacia Esperanto Arĥivo (IEspA) en Diest. Ili certe ĝojas pri la granda kvanto kaj mi ĝojas ke ili ne plu staras en mia domo (sen subtegmentejo).
Feliĉe Piet Glorieux kunportis novajn librojn. Belaj legolibroj, studolibroj, kaj tiel plu. Flandra Esperanto Ligo havas bonan butikon kun novaj libroj.
Wolf fariĝis la gvidanto de promenadoj. Grupeto faris promenadon de 7 kilometroj post la sabataj lecionoj. Kaj kompreneble post la reveno ili ĝuis manĝi fromaĝon, kolbason kaj aliajn bongustajn manĝetojn. Vino, biero kaj freŝaj trinkaĵoj estis haveblaj.
Dimanĉon la lecionoj daŭrigis. Pluraj homoj ŝanĝis de grupo. Feliĉe la instruistoj ĉiam konsentis!
Mi aldonas kelkajn fotojn kiuj donas bonan impreson de la etoso.
Venu al la novembra studosemajnfino! Kelkaj homoj jam aliĝis.
2027:
En la jaro 2027 estos denove du studosemajnfinoj. Sed vi vidos novajn vizaĝojn. La nunaj organizantoj deziras post 10 jaroj transdoni la bastoneton (aŭ ĉu la steleton) al aliuloj. Dum la lasta studosemajnfino jam du personoj anoncis sin: Ronald Schippers kaj Ineke Bourguignon. Estus bone se kelkaj aliaj pretas kunlabori. Eble grupeto de 5 aŭ 6 personoj. Kiu kuiras kun plezuro? Ĉu vi deziras scii pli, kontaktu Ineke E. Poste ni informos vin en la retejo kaj Fenikso.
Ineke Emmelkamp
3 juni 2026