
Pro tro alta akvonivelo (40 cm pli alta ol normale) la planita ekskurso al Amelando en junio ne okazis. La ekskurso estas prokrastita al sabato, la 6‑an de septembro. Ni ekveturos iom pli malfrue. Ĉiuj estas kore bonvenaj marŝi kun ni aŭ renkonti nin sur Amelando.
En aŭgusto ni kun grupo da homoj vadekskursos al Amelando! Ĉiu, kiu volas aliĝi al ni, estas kore bonvena. Ni ankaŭ tre ĝojus renkonti esperantistojn sur Amelando, kiuj ne volas aŭ ne povas vadmigradi. Vi povas veni per la pramŝipo al la insulo. Ni renkontiĝos poste en kafejo aŭ restoracio sur la insulo.
Planita dato: Sabato, la 6-an de septembro 2026
Horo de ekmarŝo: 7:30
Rigardu la fotojn de marŝado sur la marfundo kaj venu marŝi kun ni.