La Trezorejo la Bildo kaj Sono
La Nederlanda Instituto por Bildo kaj Sono (Nederlands Instituut voor Beeld en Geluid) enkondukis la 26-an de majo 2026 “De Schatkamer” (La Trezorejon), senpagan retan arĥivon kun pli ol 700.000 radio- kaj televidprogramoj de la publika elsendservo. Tiuj programoj antaŭe ne estis alireblaj por la ĝenerala publiko.

En la arĥivo de Beeld & Geluid troviĝas kelkaj unikaj historiaj fragmentoj kaj programoj, kiuj
specife temas pri la lingvo Esperanto.
Inter la trovaĵoj en la kolekto estas:
La heredaĵo de D-ro Esperanto (1998): kortuŝa dokumenta filmo de la filmistoj Schmidt kaj Doebele pri la historio de la lingvo kaj la emociaj rakontoj de maljunaj esperantistoj, inkluzive de iliaj memoroj pri la dua mondmilito. Polygoon-ĵurnaloj: mallongaj kinejaj novaĵfilmoj el la dudeka jarcento, kiuj raportas pri naciaj
kaj internaciaj Esperanto-kongresoj okazintaj en Nederlando.
“Sprekershoek” (Parolangulo) kaj Eduka Radio: diversaj radiointervjuoj kaj mallongaj televidaj programeroj, en kiuj entuziasmaj nederlandanoj pere de la “Parolangulo” aŭ edukaj elsendservoj pledas por la uzo de Esperanto kiel tutmonda pontolingvo.
Por esplori la arĥivon, vizitu:
https://schatkamer.beeldengeluid.nl/