Raporto pri la Kultura Tago en Veghel

La 13‑an de junio 2026 okazis Kultura Tago de Esperanto Nederlando en Veghel.  Matene la gastoj estis akceptitaj de Wern van Asseldonk, vicurbestro pri arto kaj kulturo de la komunumo Meierijstad, kaj de Marc van Oostendorp, prezidanto de Esperanto Nederlando. Estis gvidita vizito tra la insekta ĝardeno kaj vizito al la ĉokolada fabriko. Posttagmeze la gastoj ricevis lecionon pri salsa‑dancado.

Legu la raporton kaj rigardu la fotojn.

La venonta kultura tago okazos en Wolvega la 5-an de junio 2027. La programo kaj la invito de la tago ankoraŭ venos.