Unua Tanzania Esperanto-Safaro (7–21 junio 2026)

Partoprenu unikan vojaĝon tra Tanzanio, destinatan al esperantistoj kaj komencantoj. Dum ĉi tiu safaro vi malkovros la mirindan naturon de la lando: de la marbordo ĉe Daresalamo kaj la unika Nacia Parko Saadani (kie ĝangalo renkontas la oceanon) ĝis la famaj parkoj Tarangire, Ngorongoro kaj la vastaj ebenaĵoj de Serengeto.
Krom la naturaj spertoj, vi ekkonos la lokan kulturon per vizito al Masaja vilaĝo kaj al la Esperanto-mezlernejo en Marambeka, kie centoj da lernantoj studas Esperanton. La vojaĝo kulminos per partopreno en la unua Landa Kongreso de Esperanto en Tanzanio en Mŭanzo.
Ĉi tiu vojaĝo estas pli ol turisma ekskurso: ĝi estas ŝanco renkonti samideanojn el la tuta mondo kaj samtempe subteni la evoluon de la Esperanto-movado en Tanzanio. Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj, ĉar dum la safaro okazos intensa instruado de Esperanto.

Praktikaj informoj:
Datoj: 7–21 junio 2026
Laŭvole: plilongigo al Zanzibaro
Kosto: ekde 3900 € (inkluzivas loĝadon, manĝojn, transporton kaj ekskursojn)
Limdato por aliĝo: 30 aprilo 2026

Por pliaj informoj kaj aliĝilo legu:
https://allsprachendienst.ch/esperanto/-eneralaj-informoj.html

La Amsterdama Rondo 19a de aprilo 2026

Kial verki esperante? Kialoj verki originalan literaturon tra la unua jarcento (1887-1987)

Prof.o Federico Gobbo en la 19a de aprilo prezentos premiere Esperantan version de speciala leciono por la Erasmus-plusaj studentoj de Esperanto pri la kialoj verki en Esperanto tra unu jarcento (1887-1987).
Ni ĝojas ke prof.o Gobbo pretas prezenti al ni premiere sian prelegon.
La prezento okazos en dimanĉo, la 19a de aprilo, de la 13a -15a h.
Atentu bone ke tiu dato ne estas la kutima!

La kunveno okazos kiel kutime en De Koopermoolen, Warmoesstraat 3-5, proksima al la centra stacidomo. Bonvolu partopreni la kunvenon tie, ĉar ni kunvenos tie ne plu tiel ofte kiel antaŭe.

Sed oni povas partopreni la kunvenon ankaŭ per ZOOM :
Tempo: 19a de aprilo 2026 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=85403638163
Kunven-/Vergadering-ID: 488 208 5646
Pasvorto/Wachtwoord: 1994b


NEJ-ludotago

Ĉu vi volas ludi kun aliaj junaj Esperantistoj kaj volas vidi la Centran Oficejon de UEA? Tio eblas samtempe dum la baldaŭa NEJ-tago!
Ne hezitu alporti viajn proprajn tablo/tabulludojn!

Plie okazos la Ĝenerala Asembleo de NEJ, do se vi volas pli da junulaj eventoj en Nederlando, ankaŭ venu!

Horaro
12:00 – Komenco de la ludotago
12:30 – Ĝenerala Asembleo (ĉ. 45 min)
16:30 – Formala fino de la programo

Detaloj
Kiam: dimanĉon, la 22-an de marto
Kie: Roterdamo, Nieuwe Binnenweg 176

ILEF-FOTOKONKURSO 2026 – “UNU MONDO EN BILDOJ”

ALVOKO AL LA TUTMONDA ESPERANTA KOMUNUMO.

UEA kunlabore kun Internacia Ligo de Esperantistaj Fotistoj (ILEF) kaj la redakcio de la revuo Literatura Vivo kore invitas esperantistojn tra la tuta mondo partopreni en la ILEF-Fotokonkurso 2026 – “Unu Mondo en Bildoj”, aŭspiciata de UEA. Per lumo ni pontas la mondon: per unu sola bildo ni povas rakonti historion, esprimi senton kaj montri la spiriton de Esperanto sen bezono de vortoj.

Fotarto estas universala lingvo. Ĝi transpasas landlimojn, kulturojn kaj aĝojn, kaj ĝuste pro tio ĝi nature akordas kun la ideo de Esperanto. Ĉi tiu konkurso celas antaŭenigi fotarton inter esperantistoj kaj inviti vin kapti momentojn de homa digno, amikeco, diverseco kaj komuna sperto – momentojn, kiuj montras, ke ni vere kundividas unu mondon.

Legi plu

75-a Kultura Semajnfino Homburg (Sarlando)

Kara samideanino, kara samideano,

vi ricevas tiun ĉi retposhton, ĉar vi jam interesighis pri la Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo en la pasinteco. Sarlanda Esperanto-Ligo okazigos sian 75-an Kulturan Semajnfinon de la 26-a ĝis la 28-a de junio 2026 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo. (https://www.kardinal-wendel-haus.de/)

Atendas vin interesa programo (elŝutebla dokumento ankoraŭ ne estas, sed venos) konsistanta el aktivaĵoj, diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.
Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos koncerton de JoMo kaj poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft’).

La sabaton ni dediĉos al prelegojatelieroj, lingvokursoj por komencantoj kaj progresintojkaj busekskurso al interesa sarlanda vidindaĵo , la Aventura Minejo Velsen (rigardu la ligilon:Startseite | Erlebnisbergwerk Velsen)
Post la busekskurso estos ebleco partopreni ekumenan diservon en Esperanto.
La kulmino de la Kultura Semajnfino estos  bela, bongusta, (laŭeble plenaera) bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de koncerto de la konata esperantista muzikisto Kaŝi je sabato vespere. Dimanĉon matene ni daŭrigos la programon per prelegoj kaj atelieroj ĝis la komuna tagmanĝo. La aliĝilon vi trovas ĉi-tie: Kultura Semajnfino 2026 | Esperanto in Deutschland
Ne maltrafu nian beletosan jubilean eventon kaj aliĝu tuj! Se vi jam aliĝis, des pli bone. 

Amike salutas vin
Martin Thorenz
(prezidanto de SEL)

ĜARDENSTILOJ TRA LA MONDO KAJ TRA LA JARCENTOJ

La Amsterdama Rondo

En februaro Ueli Haenni rakontis (per ZOOM) pri rompiĝemaj ostoj. Estis tre interese kaj pli da homoj ĉeestis virtuale ol fizike. Tio igis nin (Petro kaj Bert) decidi en marto kunveni nur per ZOOM. Verŝajne pli taŭgos kunveni kvarfoje jare fizike en De Koopermoolen en Warmoesstraat en Amsterdamo kaj la aliajn fojojn per ZOOM.

En la marta LAR-kunveno Bert de Wit volas prove prezenti “ĝardenstiloj tra la mondo kaj tra la jarcentoj”. Li estas sufiĉe fanatika ĝardenumanto kaj ŝatas paroli pri:
. el kiuj ideoj diversaj ĝardenstiloj devenas. Ĉu religiaj, filozofiaj, statusaj, arĥitektaj?
. kiuj ŝanĝoj okazis en la daŭro de la jarcentoj rilate al la “domina ĝardenstilo”?
. kiu estas via plej ŝatata ĝardentipo kaj kial?
. kiujn sugestojn vi havas por plibonigi la prezenton?

La prezento ne estos kompleta, nur parto de la ĝardenstiloj estos prezentata.

Vi povos aliĝi al la ZOOM-kunveno per jena ligilo:
Tempo: 8a de marto 2026 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=85767526766
Kunven-/Vergadering-ID: 488 208 5646; Pasvorto/Wachtwoord: 1994b


Deze keer alleen via ZOOM: een diapresentatie over de ideeën van mensen achter verschillende tuinstijlen, hoe de heersende tuinstijl (barok, landschapsstijl) is veranderd in de loop van de tijd, welke tuinstijl uw favoriet is en waarom. En natuurlijk – daar is een proefpresentatie voor – suggesties om de presentatie te verbeteren. De presentatie is niet volledig, maar een deel van de tuinstijlen wordt behandeld.

NOSOBE SERĈAS KASISTON

URĜA ALVOKO: NOSOBE SERĈAS KASISTON

Post la forpaso de Rob Moerbeek Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj (NoSoBE) ne plu havas kasiston. Inter la membroj ajnkiale ne estas iu kiu povas transpreni ĉi tiun funkcion.

Jen la kialo de ĉi tiu alvoko. Ĉu inter la legantoj de tiu ĉi mesaĝo troviĝas iu kiu pretas fariĝi la kasisto de NoSoBE? Ne necesas esti membro de NoSoBe por plenumi la funkcion de kasisto. Aliflanke oni senprobleme povas membriĝi kvankam oni ne estas vide handikapita.

Se vi pretas solvi la problemon de manko de kasisto en la NoSoBE-estraro, vi povas skribi al la prezidanto, Jan Bemelmans (jan.bemelmans2@gmail.com) aŭ al la sekretario, Elise Lauwen (eliselauwen@gmail.com).

Anticipe koran dankon!
Jan Bemelmans
Prezidanto de NoSoBe

Karnavalo kaj bestoĝardeno en Best

La unua NEJ-tago de la nova jaro okazos la 15-an de februaro en Best (Nord-Brabanto)!
La tago komenciĝos per la loka karnavala parado, post kio ni kune iros al la bestoĝardeno BestZoo🐒. Ni finos per manĝo ĉe la fama McDonald’s de Best.

Partopreno en la NEJ-tago estas senpaga, sed vi mem aĉetu enirbileton por la bestoĝardeno (https://bestzoo.nl/prijzen/).

Gravaj informoj:
Kunportu vian propran biciklon, aŭ uzu publikan transportbiciklon🚲
(https://www.ns.nl/deur-tot-deur/ov-fiets). Por alternativa transporto, bonvolu kontakti nin!  [ info@esperantojongeren.nl ]

Programo:

Legi plu

La Amsterdama Rondo la 8-an de februaro 2026

PRI ROMPIĜEMAJ OSTOJ
Ueli Haenni pretas rakonti (per ZOOM) pri iu malsano kiu maloftas, sed estas tre malagrabla por la homoj trafitaj. La malsano estas nomita osteogenesis imperfecta en la latina,kio signifas: ne perfekta formiĝo de ostoj. Alivorte oni diras: malsano de la rompiĝemaj ostoj. La konektivo (konekta histo) en homoj malsamaj estas malpli firma ol kutime kaj tial la ostoj povas pli facile rompiĝi. La kaŭzo de ĉi tiu malsano estas genetika difekto. Ekzistas pluraj difektoj en COL1 A1 aŭ COL1 A2-genoj. Tio signifas ke la problemoj de persono kun difekta geno povas esti diversaj kaj diversgradaj. Ekzistas cetere nederlanda asocio por viktimoj de tiu malsano, kiu feliĉe estas sufiĉe rara.
Ueli rakontas pri kiel li konatiĝis kun la malsano, kion oni (ne) povas fari kontraŭ ĝi kaj kiujn perspektivojn li vidas por la estonteco.
Atentu! Se estos tro da neĝo aŭ glacipluvo, la kunveno okazos nur per ZOOM. Informpetu eventuale telefone: 023 5242643

Kunvenadreso : Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo, apud centra stacidomo.
Per ZOOM :
Tempo: 8a de febr. 2026 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=83402639726
Kunven-/Vergadering-ID: 488 208 5646;
Pasvorto/Wachtwoord: 1994b


11 Januaro La Amsterdama Rondo

Dimanĉe, la 11an de januaro, je la 13a horo, kunvenos la amsterdama rondo.

Pro la vetercirkonstancoj la kunveno de la amsterdama rondo okazos nur per ZOOM, ne en De Koopermoolen.

La pasintan fojon ni prezentis librojn legitajn. Federico Gobbo rakontas pri tio en sia blogaĵo:
https://open.substack.com/pub/federicogobbo/p/sinkronecoj-okaze-de-la-libro-tago
En la unua kunveno en la nova jaro ni parolos pri viaj memoraĵoj pri 2025. Okazis la virtuala Esperanto-kongreso (VK) la 4a-7a de decembro. Ĉu vi sukcesis partopreni tiun kongreson? Se jes, kiujn impresojn vi havas? En la 4a de decembro samtempe okazis intima adiaŭa ceremonio por Rob Moerbeek, kiu ofte partoprenis niajn kunvenojn, ĉu fizike, ĉu zume. Kelkiuj povos rakonti pri kien iris liaj multaj libroj.
Sed ni rigardos ankaŭ al la estonteco: kiujn planojn vi havas por 2026? Ĉu vi havas ideojn por pli bone konatigi Esperanton inter la vasta publiko?

Vi povas partopreni la kunvenon ankaŭ per ZOOM :
Tempo: 11a de jan. 2026 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=81748762410
Kunven-ID: 488 208 5646
Pasvorto: 1994b

Legi plu

Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10 dec 2025

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2025

Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo disponeblas en la angla kaj franca en la retejo Tago de homaj rajtoj 2025. Same la afiŝo disponeblas, krom Esperante, angle kaj france. Dankon!

Homaj lingvaj rajtoj: ĉiutaga neceso

Laŭ la Statuto de Universala Esperanto-Asocio, “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”

Ni alvokas al UN firme defendi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj daŭre labori por ĝia plena realigo.

La ideo de homaj rajtoj estas la plej potenca kaj kapabla rimedo por gvidi nin al realaĵo kie ĉiuj homoj estas respektataj kaj povas realigi komunajn kaj personajn vivprojektojn. Tial, ni daŭre kaj kolektive reasertas, kiel aperas en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, nian firman kredon je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de homoj, “sendepende de raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”

Homaj rajtoj estas ĉiutagaj necesoj: ilia ĉeesto aŭ manko konsistigas niajn ĉiutagajn vivojn. Kiel diris s-ro Volker Türk, Alta Komisionestro de UN por Homaj Rajtoj: “Ni devas rekuniĝi kun homaj rajtoj, rememorante, ke temas pri homoj – pri iliaj bezonoj, deziroj kaj timoj, same pri iliaj esperoj kaj aspiroj.”

Legi plu

Zamenhoffesto en Antverpeno

Ĉi-jare antverpena klubo La Verda Stelo organizas la tutbelgian Zamenhoffeston.

“En restaŭrita salono el 1880 en eksa Stuivenberg-hospitalo, ni flegos vin per bona manĝo, koncerto de Kajto, libroservo kaj vasta ebleco babili kun la aliaj. 

En la vespero, por tiuj kiuj volas/povas, ni translokiĝos al nia propra apuda sidejo por pliaj surprizoj kaj etoso!

Kotizo ĝis 13-a de novembro estas € 55 (infanoj ĝis 12j la duono), poste +5€. 

Aliĝu ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be (nomo, nombro, manĝo vianda, vegetara aŭ vegana aŭ specialaj bezonoj); 

Aliĝo validas post ĝiro al BE60 9792 1479 3670, nome de La Verda Stelo, Antwerpen

VENU VENU por unika okazaĵo en unika loko !!

Sukcesa Gebeneluksa Kongreso

La Germana Esperanto-Asocio ĉiujare organizas la Germanan Esperanto-Kongreson (GEK). La Valonaj kaj Flandraj esperantistoj ĉiujare organizas la Benelukso-Kongreson. En 2025 ili kune organizis la Gebeneluksan Kongreson.

Tiu Gebeneluksa kongreso okazis en la pitoreska Schleiden en la Eifel kaj estis sukcesa. La etoso estis entuziasma kaj vigla.

La evento proponis diversan programon, interalie:

  • Matenagimnastiko kun An Olijslagers;
  • Esperanto-lecionoj, kiujn instruis Katalin Kováts, Sylvain Lelarge kaj Kristin Tytgat.
  • Prelegoj, ekzemple pri la inundo, kiu okazis ĉi tie en julio 2021 kaj kaŭzis multajn damaĝojn;
  • Vizito al la Trilandopunkto kaj la iama Neŭtrala Moresnet, kie la esperantistoj estis bonvenigitaj de muzikbando;
  • Prezentiĝoj de pluraj kantistoj kaj artistoj, inter kiuj JoMo kaj la teatrotgrupo Mezbakita.

En retpoŝto al ĉiuj ĉeestintoj la organizantoj dankis la multajn homojn, kiuj helpis, kaj ĉiujn partoprenintojn pro ilia partopreno kaj la bela etoso.

El Nederlando ĉeestis: Ron, Sylvain, Katalin, Dorle, Foppe-Klaas, An kaj Ineke.

Tiuj, kiuj maltrafis la kongreson, kaj la partoprenintoj, kiuj volas denove revivi la belajn momentojn, povas rigardi la komunan fotogalerion kaj la filmon, kiu estis farita dum la vizito al Moresnet.

La franca Esperanto-kastelo Greziljono

La franca Esperanto-kastelo Greziljono en 49150 Baugé-en-Anjou invitas al siaj sekvaj E-eventoj en oktobro kaj aprilo 2026.

24-10-2025 – 02-11-2025

14a AŬTUNAS, la Esperanto-ferioj, kursoj kaj FEI-ekzameno kun Renée Triolle C1-C2, Dalia Pileckiene B1-B2, Alain Delmotte A1-A2

21-10-2025 – 28-10-2025

Ĥora (korusa) renkonto kun Bernard Bigonnet

21-10-2025 – 06-11-2025

Volontula komuna laboro, precipe ekstere en la parko kun Isabelle Nicolas

17-04-2026 – 27-04-2026

14a PRINTEMPAS, intensivaj kursoj kaj KER-ekzamenoj kun Zsofia Korody, Birke Dockhorn, Marion Quenut, Paweł Fischer-Kotowski

Pli da informoj je: gresillon.org

La Mediteranea Esperanto-Semajno 2026

La Mediteranea Esperanto-Semajno 2026 okazos de la 14-a ĝis la 21-a de marto 2026, same kiel lastajn jarojn en la hotelo Miléade en Les Issambres, apud la Mediteranea marbordo en Suda Francio.

La semajno inkludos Esperantajn kursojn por tri grupoj kaj kompletan distran programon, kaj ekskurson por profiti la belan veteron de la Lazura Marbordo komence de la printempo.

La semajno komenciĝos sabaton la 16-an de marto je la 16:00 kaj finiĝos sabaton la 21-an de marto je la 11:00.

Kursoj estos gvidataj de elstaraj instruistoj:

  • kurso 1 (komencparolantoj): Katalin KOVATS (Nederlando – Hungario)
  • kurso 2 (paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-literaturo): Pawel FISCHER-KOTOWSKI (Nederlando – Pollando)
  • kurso 3 (paroliga-kleriga kurso pri mikronoveloj): Maurizio GIACOMETTO (Britio – Italio)

Pli da detaloj aperas sur la retejo de Esperanto-Provence.

Pireneoj koruso-staĝo

De sabato, la 28-an de februaro ĝis sabato, la 7-an de marto 2026.

Antaŭ preskaŭ dek jaroj mi partoprenis la koruso-staĝon en Pireneoj. Tiufoje gvidis ĝin la nederlanda korusestro Rineke Hoens.

Kia paradiza semajno por kant-amantoj! Dum ĉ. 5 horoj tage ni intense studis, sed inter la kant-sesioj estis ankaŭ sufiĉa tempo por esplori la belan montaran regionon kun ĝia interesa historio. La grupo kunvivis en agrabla etoso, ni restadis en komforta feriejo, kaj la manĝoj bonegis. Kulmino de la semajno estis niaj koncertoj, per kiuj ni prezentiĝis antaŭ esperantista kaj loka publiko. En februaro denove okazos staĝo, kaj mi nur povas varme rekomendi ĝin!

Arjen-Sjoerd de Vries

Pli da informoj kaj por aliĝi iru al Eventa Servo.

Tago de Esperanto 2025.

En la nuna Tago de Esperanto, la 26-an de julio, ni festas la 138an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace.

Pluraj krizoj minacas nian komunan ekzistadon. Militaj, ekonomiaj, teknologiaj, sociaj, ekologiaj kaj klimataj krizoj. Mankas internacia konfido kaj respekto al internaciaj akordoj. Meze de tiuj malfacilaĵoj popoloj suferas en mondo kie paca kunvivado, homaj rajtoj kaj evoluigo por ĉiuj estas plene realigeblaj, depende de komunaj decidoj kaj komunaj agadoj.

Antaŭ tiuj defioj, ni volas atentigi pri la graveco de multlingvismo kaj paco. Necesas plifortigi niajn kapablojn alproksimiĝi, interkonatiĝi, interkompreniĝi kaj kunagadi. Pro tio lingvoj gravas, ĉar estas pere de lingvoj ke ni komprenas aferojn, diskonigas sciojn, kaj interparolas. Multlingvismo estas samtempe respekto al ĉiuj lingvoj kaj klopodo por interkomunikado, celante pacon. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, multlingvismo estas esenca por harmonia komunikado inter popoloj kaj multflanka diplomatio. Ĝi antaŭenigas dialogon, toleremon kaj komprenemon, krom inkluzivecon kaj socian unuiĝon.

Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo renkontiĝas por disvolvi inter si komprenon kaj estimon. Ili laboras por veki diskuton pri mondaj lingvoproblemoj kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. La Universala Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo en 1908, provas labori kune kun internaciaj organizoj, celante pacon kaj internacian kompreniĝon, kaj atentigante pri la lingva flanko de ĉiuj mondaj aferoj.

En tiu Tago de Esperanto (26 julio), feliĉe proksima de la Internacia Tago de Espero (12 julio), kaj de la Internacia Tago de Amikeco (30 julio), ni alvokas al antaŭenigo de amikeco inter homoj, popoloj, landoj kaj kulturoj. Same, ni alvokas al rekonado de espero kaj bonfarto kiel kernaj valoroj por publikaj decidoj. Ni estas konvinkitaj, ke la sola vojo al pli bona mondo por ĉiuj bazas sur komuna dialogado. Ni postulu de niaj registaroj, ne la disputadon pri resursoj, sed la multflankan serĉadon de solvoj respektante ĉies homajn rajtojn. Ni invitas ĉiujn, ne nur koni kaj eble lerni Esperanton, sed pli grave, unuiĝi por konstrui mondon por ĉiuj ni, en paca kunekzisto.

Jarkunveno majo 2025

Dum la posttagmezo, la 10-an de majo 2025,  okazis la membrokunveno. Vi certe legos la oficialan raporton aliloke, sed ĉi tie kelkajn fotojn.

La Verloren van Themaat-premion ricevis Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma (kantogrupo Kajto). En 2024 ili multe koncertis kaj preskaŭ ĉie ili parolis pri Esperanto. En Frisa gazeto aperis longa artikolo kaj krome  estis du intervjuoj en la Frisa Radio. Ili meritis ricevi la premion. Ili prezentis la kanton Ĉi Tiu Tag’. Ĉiuj ĉeestantoj kantis la kanton entuziasme! Poste Ankie kaj Nanne  rapide foriris, ĉar du koncertoj en Frislando atendis ilin!

Ĉi Tiu Tag’

Legi plu