La venonta kultura tago en 2026 de Esperanto Nederland okazos sabaton, la 13-an de junio 2026. Ni trovis belan ejon kaj i.a. faros mallongan naturpromenadon. Pli da detaloj sekvas.
Dimanĉe, la 11an de januaro, je la 13a horo, kunvenos la amsterdama rondo.
Pro la vetercirkonstancoj la kunveno de la amsterdama rondo okazos nur per ZOOM, ne en De Koopermoolen.
La pasintan fojon ni prezentis librojn legitajn. Federico Gobbo rakontas pri tio en sia blogaĵo: https://open.substack.com/pub/federicogobbo/p/sinkronecoj-okaze-de-la-libro-tago En la unua kunveno en la nova jaro ni parolos pri viaj memoraĵoj pri 2025. Okazis la virtuala Esperanto-kongreso (VK) la 4a-7a de decembro. Ĉu vi sukcesis partopreni tiun kongreson? Se jes, kiujn impresojn vi havas? En la 4a de decembro samtempe okazis intima adiaŭa ceremonio por Rob Moerbeek, kiu ofte partoprenis niajn kunvenojn, ĉu fizike, ĉu zume. Kelkiuj povos rakonti pri kien iris liaj multaj libroj. Sed ni rigardos ankaŭ al la estonteco: kiujn planojn vi havas por 2026? Ĉu vi havas ideojn por pli bone konatigi Esperanton inter la vasta publiko?
En januaro Kursaro.net lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie: https://kursaro.net
Ofte partoprenas homoj el multaj diversaj landoj. Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem okazos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.
Vi rajtas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi vere planas ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.
Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.
De la 11-a ĝis la 14-a de decembro en Leeuwarden okazis kvartaga ludrenkontiĝo en la domo de Ronald van Buuren. La intereso estis tiel granda, ke ne ĉiuj povis tranokti en la domo; tial kelkaj partoprenantoj luis dometon je piedira distanco.
La partoprenantoj venis parte el Nederlando kaj parte el Germanio. Multaj ĝojis revidi unu la alian, ĉar la plej multaj jam konis unu la alian de aliaj ludrenkontiĝoj kiel KoKoLoRES, Ludoviko kaj ABELO.
Krom la ludado de multaj diversaj ludoj, okazis ankaŭ kelkaj ekskursoj. Unu el ili kondukis al la iama malliberejo, kie nun okazis kristnaska bazaro. La germanaj partoprenantoj kutimas multe pli grandajn kristnaskajn bazarojn — tamen ili tre volonte volis iri tien. Pri la vizito al “la malliberejo” iu ŝerce rimarkis: “Vi ne preterpasu la ekon.” Aldone okazis urbarta promenado kaj promenado tra la arbaro de Leeuwarden kaj malnova bela tombejo.
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun granda ĝojo anoncas, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio, de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027. Post la sukcesaj kongresoj en Montrealo (2022), Torino (2023), Aruŝo (2024), Brno (2025) kaj Graz (2026), la Esperanto-movado denove transpaŝos kontinentojn por celebri sian plej gravan jaran renkontiĝon.
La UK en Melburno havos apartan historian signifon: ĝi estos nur la dua Universala Kongreso en Oceanio, post la memorinda kongreso en Adelajdo en 1997. Tiel, ĝuste 30 jarojn poste, la Esperanto-movado revenos al la kontinento. Tiu reveno simbolas la forton kaj daŭripovon de la internacia lingvo kaj klare montras la engaĝiĝon de UEA por certigi, ke la UK restu vere tutmonda evento.
Melburno, la ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj dinamika kultura centro de Aŭstralio. Ĝi estas konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inter kiuj elstaras la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj ĉiujare gastigas multajn festivalojn kaj internaciajn eventojn. Inter ĝiaj elstaraj vidindaĵoj troviĝas ankaŭ la en la listo de Unesko enskribita Royal Exhibition Building kun la Carlton Gardens.
Kun profunda malĝojo la estraro de Esperanto Nederland ricevis mesaĝon pri la forpaso de Ed Borsboom, biografo de Lanti kaj Cseh, kun klara, dokumentema rigardo al la ideoj kaj homoj kiuj formis la internacian lingvan komunumon. Dum multaj jaroj li ankaǔ gvidis la Internacian Esperanto-Instituton en Hago.
Lia kontribuo al la konservado de la movadhistorio kaj al la praktika antaŭenigo de la lingvo restos dankeme memorata.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2025
Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo disponeblas en la angla kaj franca en la retejo Tago de homaj rajtoj 2025. Same la afiŝo disponeblas, krom Esperante, angle kaj france. Dankon!
Homaj lingvaj rajtoj: ĉiutaga neceso
Laŭ la Statuto de Universala Esperanto-Asocio, “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”
Ni alvokas al UN firme defendi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj daŭre labori por ĝia plena realigo.
La ideo de homaj rajtoj estas la plej potenca kaj kapabla rimedo por gvidi nin al realaĵo kie ĉiuj homoj estas respektataj kaj povas realigi komunajn kaj personajn vivprojektojn. Tial, ni daŭre kaj kolektive reasertas, kiel aperas en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, nian firman kredon je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de homoj, “sendepende de raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”
Homaj rajtoj estas ĉiutagaj necesoj: ilia ĉeesto aŭ manko konsistigas niajn ĉiutagajn vivojn. Kiel diris s-ro Volker Türk, Alta Komisionestro de UN por Homaj Rajtoj: “Ni devas rekuniĝi kun homaj rajtoj, rememorante, ke temas pri homoj – pri iliaj bezonoj, deziroj kaj timoj, same pri iliaj esperoj kaj aspiroj.”
Jaŭde la 27-an de novembro 2025 Rob Moerbeek, unu el la plej konataj vizaĝoj de la internacia Esperantomovado forpasis en sia hejmurbo Beverwijk (Nederlando). Rob naskiĝis la 1-an de majo 1936 en socialisma Esperantomedio – liaj gepatroj, Jan Moerbeek kaj Alida Elisabeth Prins, estis idealismaj laboristoj kiuj ekzercis la lingvon dum promenoj, dum juna Rob, tiam gimnaziano, aŭskultis. Li elektis studi klasikajn lingvojn, instruata de docentoj kiuj inspiris lin pri la malnovgreka, la latina kaj la antikva historio. Dum sia instruista periodo (1963–1969) li aniĝis en 1966 al la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en Nederlando kaj al la Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Post somera volontulado li estis dungita en 1969 kiel oficisto en la Roterdama centra oficejo de UEA de la direktoro Victor Sadler. Dum 32 jaroj li respondecis pri la sendo de libroj kaj revuoj, zorgis pri la kolekto de la Hector-Hodler-biblioteko kaj pri la arkivo. Krome li estis konata kiel la ĉefprovoleganto de la tuta movado: li korektis interalie la revuojn Esperanto, Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fenikso (de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano kaj La kontakto (la revuo de la nederlandaj blindulaj esperantistoj). Li ankaŭ estis provleganto por ĉiuj libroj kaj broŝuroj de UEA.
Ĉi-jare antverpena klubo La Verda Stelo organizas la tutbelgian Zamenhoffeston.
“En restaŭrita salono el 1880 en eksa Stuivenberg-hospitalo, ni flegos vin per bona manĝo, koncerto de Kajto, libroservo kaj vasta ebleco babili kun la aliaj.
En la vespero, por tiuj kiuj volas/povas, ni translokiĝos al nia propra apuda sidejo por pliaj surprizoj kaj etoso!
Kotizo ĝis 13-a de novembro estas € 55 (infanoj ĝis 12j la duono), poste +5€.
La Germana Esperanto-Asocio ĉiujare organizas la Germanan Esperanto-Kongreson (GEK). La Valonaj kaj Flandraj esperantistoj ĉiujare organizas la Benelukso-Kongreson. En 2025 ili kune organizis la Gebeneluksan Kongreson.
Tiu Gebeneluksa kongreso okazis en la pitoreska Schleiden en la Eifel kaj estis sukcesa. La etoso estis entuziasma kaj vigla.
La evento proponis diversan programon, interalie:
Vizito al la Trilandopunkto kaj Moresnet. Fotisto nekonata
Matenagimnastiko kun An Olijslagers;
Esperanto-lecionoj, kiujn instruis Katalin Kováts, Sylvain Lelarge kaj Kristin Tytgat.
Prelegoj, ekzemple pri la inundo, kiu okazis ĉi tie en julio 2021 kaj kaŭzis multajn damaĝojn;
Vizito al la Trilandopunkto kaj la iama Neŭtrala Moresnet, kie la esperantistoj estis bonvenigitaj de muzikbando;
Prezentiĝoj de pluraj kantistoj kaj artistoj, inter kiuj JoMo kaj la teatrotgrupo Mezbakita.
En retpoŝto al ĉiuj ĉeestintoj la organizantoj dankis la multajn homojn, kiuj helpis, kaj ĉiujn partoprenintojn pro ilia partopreno kaj la bela etoso.
El Nederlando ĉeestis: Ron, Sylvain, Katalin, Dorle, Foppe-Klaas, An kaj Ineke.
Vi nun povas subskribi peticion por renomi la Vaalserberg al Monto Zamenhof. Ĉi tio estas ludika ago kun pli profunda signifo.
La Vaalserberg, kun sia 322 metroj, estas la plej alta punkto de Nederlando. Ĝi ne estas nur geografia trajto, sed ankaŭ simbolo de unueco, ĉar ĝi situas ĉe la kvarlanda punkto de Amikejo (Neŭtrala-Moresnet), Belgio, Germanio kaj Nederlando. Ĉi tiu loko havas unikan potencialon fariĝi lumturo de internacia harmonio kaj kultura signifo, se ĝi estos renomita al Monto Zamenhof / Zamenhofberg / Mont Zamenhof, honore al Ludwik Lejzer Zamenhof, la fondinto de Esperanto.
Esperantistoj renkontas esperantistojn en aliaj landoj, kaj tiam foje ekestas amrilatoj. Antaŭ kelkaj jaroj, Marc van Oostendorp ricevis viziton de du nederlandaj sinjorinoj, kiuj alportis al li stakon da amleteroj verkitaj en Esperanto, kun la peto traduki ilin. Ilia nederlanda patro ricevis tiujn leterojn en la tridekaj jaroj, de sia itala amikino.
La leteroj rakontas la historion de granda amo, kiun ilia patro ŝajne neniam forgesis.
La Mediteranea Esperanto-Semajno 2026 okazos de la 14-a ĝis la 21-a de marto 2026, same kiel lastajn jarojn en la hotelo Miléade en Les Issambres, apud la Mediteranea marbordo en Suda Francio.
La semajno inkludos Esperantajn kursojn por tri grupoj kaj kompletan distran programon, kaj ekskurson por profiti la belan veteron de la Lazura Marbordo komence de la printempo.
La semajno komenciĝos sabaton la 16-an de marto je la 16:00 kaj finiĝos sabaton la 21-an de marto je la 11:00.
Kursoj estos gvidataj de elstaraj instruistoj:
kurso 1 (komencparolantoj): Katalin KOVATS (Nederlando – Hungario)
De sabato, la 28-an de februaro ĝis sabato, la 7-an de marto 2026.
Antaŭ preskaŭ dek jaroj mi partoprenis la koruso-staĝon en Pireneoj. Tiufoje gvidis ĝin la nederlanda korusestro Rineke Hoens.
Kia paradiza semajno por kant-amantoj! Dum ĉ. 5 horoj tage ni intense studis, sed inter la kant-sesioj estis ankaŭ sufiĉa tempo por esplori la belan montaran regionon kun ĝia interesa historio. La grupo kunvivis en agrabla etoso, ni restadis en komforta feriejo, kaj la manĝoj bonegis. Kulmino de la semajno estis niaj koncertoj, per kiuj ni prezentiĝis antaŭ esperantista kaj loka publiko. En februaro denove okazos staĝo, kaj mi nur povas varme rekomendi ĝin!
Arjen-Sjoerd de Vries
Pli da informoj kaj por aliĝi iru al Eventa Servo.
Ĉiujare UEA organizas la Universalan Kongreson de Esperanto, UK, kiu altiras averaĝe dumil esperantistojn el 50 landoj. Dum tiu ĉi kongreso okazos prelegoj, muzikkoncertoj kaj aliaj kulturaj prezentadoj.
Rianne Sanders decidis fari vojaĝon kaj viziti tri Esperanto-renkontiĝojn. Unue la BET en Kaŭnas, due Ia ILEI-Kongreso en Belgrado kaj fine la UK en Brno. Al BET ŝi iris kune kun sia amiko Ronald kaj al UK kun sia kuzino Karin. Por ĉiuj estis la unuafojo kiam ili partoprenis semajnlongan renkontiĝon en Esperantujo.
En la nuna Tago de Esperanto, la 26-an de julio, ni festas la 138an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace.
Pluraj krizoj minacas nian komunan ekzistadon. Militaj, ekonomiaj, teknologiaj, sociaj, ekologiaj kaj klimataj krizoj. Mankas internacia konfido kaj respekto al internaciaj akordoj. Meze de tiuj malfacilaĵoj popoloj suferas en mondo kie paca kunvivado, homaj rajtoj kaj evoluigo por ĉiuj estas plene realigeblaj, depende de komunaj decidoj kaj komunaj agadoj.
Antaŭ tiuj defioj, ni volas atentigi pri la graveco de multlingvismo kaj paco. Necesas plifortigi niajn kapablojn alproksimiĝi, interkonatiĝi, interkompreniĝi kaj kunagadi. Pro tio lingvoj gravas, ĉar estas pere de lingvoj ke ni komprenas aferojn, diskonigas sciojn, kaj interparolas. Multlingvismo estas samtempe respekto al ĉiuj lingvoj kaj klopodo por interkomunikado, celante pacon. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, multlingvismo estas esenca por harmonia komunikado inter popoloj kaj multflanka diplomatio. Ĝi antaŭenigas dialogon, toleremon kaj komprenemon, krom inkluzivecon kaj socian unuiĝon.
Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo renkontiĝas por disvolvi inter si komprenon kaj estimon. Ili laboras por veki diskuton pri mondaj lingvoproblemoj kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. La Universala Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo en 1908, provas labori kune kun internaciaj organizoj, celante pacon kaj internacian kompreniĝon, kaj atentigante pri la lingva flanko de ĉiuj mondaj aferoj.
En tiu Tago de Esperanto (26 julio), feliĉe proksima de la Internacia Tago de Espero (12 julio), kaj de la Internacia Tago de Amikeco (30 julio), ni alvokas al antaŭenigo de amikeco inter homoj, popoloj, landoj kaj kulturoj. Same, ni alvokas al rekonado de espero kaj bonfarto kiel kernaj valoroj por publikaj decidoj. Ni estas konvinkitaj, ke la sola vojo al pli bona mondo por ĉiuj bazas sur komuna dialogado. Ni postulu de niaj registaroj, ne la disputadon pri resursoj, sed la multflankan serĉadon de solvoj respektante ĉies homajn rajtojn. Ni invitas ĉiujn, ne nur koni kaj eble lerni Esperanton, sed pli grave, unuiĝi por konstrui mondon por ĉiuj ni, en paca kunekzisto.
Dum la posttagmezo, la 10-an de majo 2025, okazis la membrokunveno. Vi certe legos la oficialan raporton aliloke, sed ĉi tie kelkajn fotojn.
La Verloren van Themaat-premion ricevis Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma (kantogrupo Kajto). En 2024 ili multe koncertis kaj preskaŭ ĉie ili parolis pri Esperanto. En Frisa gazeto aperis longa artikolo kaj krome estis du intervjuoj en la Frisa Radio. Ili meritis ricevi la premion. Ili prezentis la kanton Ĉi Tiu Tag’. Ĉiuj ĉeestantoj kantis la kanton entuziasme! Poste Ankie kaj Nanne rapide foriris, ĉar du koncertoj en Frislando atendis ilin!
Komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso okazos de la 2-a ĝis la 5-a de oktobro 2025 en Schleiden-Gemünd/Germanio, je 70 km de Heerlen.
La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de flandraj aŭ valonaj esperantistoj. En 2024 ĝi okazis en Hasselt. En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboros por okazigi Gebeneluksan Kongreson.
Sabate la 3-an de majo 2025 Internacia Esperanto-Instituto (IEI) organizas aranĝon Tago en Hago.
La aranĝo komenciĝos en Cseh-domo ĉe la strato Riouwstraat 172 en Hago/Nederlando per komuna lunĉo. Ni ĉe IEI ne ŝparos monon nek penon por prizorgi senpagan, sanigan kaj plifortigan manĝon, por ke ĉiuj partoprenantoj havu forton por sekvi la programon.
Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fariĝas aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas ankaŭ pri la angla lingvo. Eble en ĉi tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom absurda la ideo pri lingvo, kiu povus unuigi anstataŭ disigi la homaron, skribas Marc van Oostendorp.
La usona prezidanto Donald Trump kaj vicprezidanto JD Vance lerte uzis la ilon de potenco nomatan ‘lingvo’ dum sia renkontiĝo kun la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij lastvendrede. Ilia celo estis timigi kaj superruzi sian kunparolanton, kaj la fakto, ke la konversacio okazis en la angla, donis al ili klaran avantaĝon.
Aŭskultante anglalingvajn paroladojn de Zelenskij en la lastaj jaroj, oni rimarkas, ke li plibonigis sian lingvaĵon por pli efike plenumi sian diplomatian rolon. Ĉu Trump aŭ Vance regas alian lingvon krom la angla, restas nekonata. Ili profitis de sia denaska lingvo por starigi lingvan baron kontraŭ Zelenskij, kiu bezonis frakcion de sekundo pli por vortumi siajn pensojn. Tiun mallongan momenton la usonanoj lerte utiligis.
“Erik en het kleine insectenboek”, tradukita al Esperanto.
La biografio de la nederlanda verkisto Godfried Bomans, Vleugelman (Flugila viro), verkita de Gé Vaartjes, nuntempe ricevas multe da pozitiva atento de recenzistoj kaj vendiĝas bone.
La ŝatantoj de Bomans esperas, ke ĉi tiu intereso ankaŭ rebrilos sur lia propra verkaro. Tio estas ebla eĉ en Esperanto, ĉar tri el liaj libroj aperis en tiu lingvo: Erik aŭ La malgranda insektolibro (‘Erik of het klein insectenboek’), Rerigardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas (‘Memoires of gedenkschriften van minister Pieter Bas’) kaj la teatraĵo Sango kaj amo (Bloed en liefde).
La diversaj tradukistoj sukcesis bone kapti la ironian kaj ludeman stilon de Bomans. Kvankam Pieter Bas jam estas elĉerpita, la aliaj du titoloj ankoraŭ haveblas en Esperanto-librovendejoj.
Fragmento el la libro “Erik, aŭ la malgranda insektlibro”.
En la programo “Tijd voor MAX” Gé parolas pri Vleugelman, sia biografio pri Bomans (nederlanda lingvo).
La sekva studosemajnfino okazos de vendredo la 4-a ĝis dimanĉo la 6a de aprilo 2025 en Krikkenhaar (proksime de Almelo). Ĝi promesas esti denove agrabla kaj lerniga semajnfino. Do aliĝu.
Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studsemajnfinon. Lecionoj estas je diversaj niveloj kaj varias de absolutaj komencantoj ĝis progresintoj, do vi estas ĉiam bonvena. La emfazo estas sur la praktikado de parolado en Esperanto en malgrandaj grupoj.
Precipe por komencantoj, la studsemajnfino estas tre taŭga enkonduko al Esperanto. Vi ne nur konatiĝas kun la lingvo, sed ankaŭ kun la tipa etoso de Esperanto-renkontiĝo. Kaj kompreneble, ankaŭ bonvenas tiuj, kiuj jam havas multe pli da Esperanto-scio kaj volas pligrandigi sian konon.
Renato Corsetti dum la prezento de la libro ‘Festlibro honore al Gerrit Berveling’, la 4-an de aŭgusto 2023 en Torino.
La forpaso de la fama esperantisto Renato Corsetti (1941–2025) la 1-an de februaro estis granda ŝoko por la tutmonda Esperanto-movado, kaj ankaǔ por la asocio Esperanto Nederland.
Dum jardekoj, Corsetti ludis gravan rolon en la internacia Esperanto-movado, aktive engaĝante sin en kaj politike maldekstremaj kaj neŭtralaj rondoj. Li estis prezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj poste de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Unu el liaj ĉefaj celoj estis antaŭenigi Esperanton kiel veremondan lingvon. Li diligente laboris por subteni esperantistojn en Latin-Ameriko kaj Azio kaj certigi ke la lingvo restu atingebla por ili.
En tiu kunteksto, Corsetti kunlaboris proksime kun nederlandaj esperantistoj, inter kiuj Hans Bakker (1937–2015), kun kiu li sindediĉe subtenis la Esperanto-movadon en Afriko. Pasintjare, la Universala Kongreso de Esperanto unuafoje okazis en tiu kontinento, en Tanzanio. Feliĉe, Corsetti ankoraŭ povis ĉeesti ĝin.
Ĝis monato antaŭ sia forpaso, li restis en kontakto kun la estraro de Esperanto Nederland, instigante nin fariĝi eĉ pli aktivaj en la kampo de edukado.
Ni memoros lin kun dankemo kaj daŭrigos labori en lia spirito por internacia lingvo, kiu unuiĝas ĉiujn.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2025
En 2025 ni festas la 25-an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21-a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sinrealigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo.
Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco. Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en artoj kaj sciencoj.
Ni notas, ke ni nun travivas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), kiu celas antaŭenigi lingvajn homajn rajtojn de indiĝenaj popoloj, kaj garantii ke ili povu konservi, revivigi kaj disvastigi la gepatrajn lingvojn. Universala Esperanto-Asocio dediĉis sian kongreson de 2022 al tiu Internacia Jardeko.
Lingvoj gravas por daŭripova evoluigo kaj por plena partopreno en la socio. Lingvaj demandoj ne ricevis sufiĉan atenton en la ĝenerala debato pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo.
En 2020 nia Asocio publikigis en Esperanto sian Gvidilon al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo. La Gvidilo atentigis, ke sen efika lingva komunikado la Celoj ne povos plene realiĝi – ĉar lingvoj formas la bazon de komunikado, kaj dudirekta komunikado estas necesa por komuna laboro: lingvoj estas kaj por paroli kaj por aŭskulti. La Gvidilo substrekas la gravecon de lingvolernado, por maksimumigi dialogon por atingi komunan celon: pacon, prosperon, kaj interkomprenon. Ĝi notas, ke, inter tiuj lingvoj, la ideo malantaŭ la internacia lingvo Esperanto aparte emfazas egalecon, pacon kaj kunlaboron.
Ni tion ripetas: lingvaj rajtoj plenumas esencan rolon por antaŭenigi dialogon, kunlaboron, inkluzivecon kaj justajn sociojn. Ni tion aparte memoru okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2025.
We herhalen dit: taalrechten vervullen een essentiële rol bij het bevorderen van dialoog, samenwerking, inclusiviteit en rechtvaardige samenlevingen. Laten we hier speciaal aan denken op de Internationale Dag van de Moedertaal 2025.
La 24-an de oktobro 2023 aperis en Het Parool du-paĝa intervjuo pri Esperanto kun Peter Ebenau, Ans Bakker, Federico Gobbo kaj Bert de Wit. La artikolo enhavis informojn pri la kunveno de ‘La Amsterdama Rondo’.
La artikolo raportas pri kunveno, en kiu Ans Bakker prelegis pri ‘Betondorp’, kie iam loĝis kelkaj esperantistoj. La ĵurnalisto rakontas en la artikolo, ke krom la ĉeestantoj en Amsterdamo ankaŭ ĉeestis homoj el Barcelono, Leeuwarden, Hungario kaj Almere. En la gazeto sekvas intervjuo kun Peter, Ans, Federico kaj Bert. De ĉiuj kvar estas publikigita bela persona foto.
Antaŭe aparis en Het Parool artikolo pri la traduko de la detektivo ‘De Cock kaj la morto dum preĝo’. Tio ankaŭ estis la kialo por la ĵurnalisto Dylan van Eijkeren denove publikigi ion pri Esperanto kaj la uzantoj de Esperanto!
Se vi volas legi la tutan artikolon, kontaktu Bert de Wit, kiu povas sendi al vi la artikolon.
En la antaŭa numero de la revuo De Verzamelaar aperis artikolo de Ad van Tiel pri Esperanto-kovrosigeloj, kartoj, ktp. S-ro van Tiel konatiĝis kun Esperanto danke al s-ino Muizelaar-Borger el Haarlem. Ankaŭ en la venonta numero de De Verzamelaar aperos artikolo pri Esperanto (poŝt)markoj, ĉi-foje pri la kolekto de Martin, kolego-kolektanto de Van Tiel.
Bela, ke tiel denove la riĉeco de Esperantaĵoj estas montrata al la publiko.
Kun amika saluto,
Bert de Wit (kiu ricevis kopion de ambaŭ numeroj de Baukje Muizelaar)
La 15-an de junio 2024 okazis en Zutphen la Kultura Tago de Esperanto Nederland. La temo de ĉi tiu tago estis: “Miaj revoj ĉe la horizonto”, vortoj el la murpoemo de Bashar Almashaan (videbla en la Spoorstraat).
Preskaŭ kvindek esperantistoj estis varme bonvenigitaj de la urbestro de Zutphen, Wimar Jaeger.